La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

thumb|right|400px|La ĉefpaĝo de Libera Folio la 12-an de aprilo 2007 Libera Folio estas reta Esperanto-gazeto pri la Esperanto-movado sendependa de la Universala Esperanto-Asocio, lanĉita la 12-an de aprilo, 2003. Ĝi celas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn" movadajn. Fondis ĝin István Ertl kaj Kalle Kniivilä, redaktas Kalle Kniivilä.

Historio[]

La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.

Kritikoj[]

La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estas favore akceptitaj. Ofte oni kritikas la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".

Jam en la Universala Kongreso de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.

En aŭgusto 2004 la nova organizaĵo Feminisma Esperanta Movado en sia fonda asembleo unuanime decidis aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito - kaj en oktobro 2004 ĝi deklaris la redaktoron de Libera Folio "persona non grata" pro malplaĉaj (laŭ FEM kalumniaj) kritikaj artikoloj de Libera Folio pri la nova organizaĵo kaj pri ĝia decido aliĝi al la Pakto. Solidarece al FEM, en oktobro 2005 la Kapitulo deklaris s-ron Kalle Kniivilä "persona non grata" por la tuta Esperanta Civito.

Statistikoj[]

En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kvanto de vizitoj plu kreskis. En marto 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 3.597. En la plej pinta tago de tiu monato, la 6-an de marto, Libera Folio ricevis 4.590 vizitojn. Laŭ la kvanto de legitaj paĝoj rekordis la 26-a de marto, kun sume 10.945 legitaj paĝoj.

Eksteraj ligiloj[]

·  Libera Folio

Kategorio:Esperanto-gazetoj Kategorio:Internaciaj gazetoj Kategorio:Esperanto en interreto

ca:Libera Folio fr:Libera Folio

Advertisement