Fandom

Esperanto

Leser Jolanthe

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Jolanthe Leser. (Diskuto)

LESER, Jolanthe. 1910. Aŭstrino. Verkistino ankaŭ en la germana kaj la hungara, en kiu laste menciita lingvo aperis ŝiaj plej fruaj noveloj en diversaj gazetoj. Estis paŭzo en ŝia verkado (1931-1950) pro familiaj prizorgoj. Kunlaboris en 12 naciaj gazetoj. Per germana novelo ŝi gajnis en 1955 duan premion. Esperantistiĝis en 1947, baldaŭ ekverkis, kontribuis per literaturaj prelegoj dum kelkaj jaroj en Radio Vieno. En la Belartaj Konkursoj Jolanthe Leser ricevis 2-an premion per sia novelo La limo (1953). Varma humanismo, persona tono, kunsento al la modelitaj figuroj karakterizas la verkistinon.

33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

Ŝia novelo "La limo" aperas ankaŭ en Trezoro - la Esperanta novelarto (1989). La ukraina traduko de Viktor Pajuk aperigis en revuo Vsesvit (2002, 3-4).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki