Fandom

Esperanto

Leonard Nowell Mansell Newell

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Leonard Nowell Mansell NEWELL(njuel) (naskiĝis en 1902 en Londono, mortis en 1968; pseŭdonimo: Eleno Vinfero) estis anglo estis interalie asekuristo kaj lernis esperanton en 1916. Sekretario (1925-26) kaj vicprezidanto (1926-27) de Londona Esperanto Klubo. De 1925 ĝis 1930 li estis ĉefredaktoro de International Language. Membro de administra kaj aliaj komitatoj (1926-31). Kunaranĝinto de 22-a UK en Oksfordo; ĝenerala sekretario de 24-a UK en Parizo; laboro por Esperanto ankaŭ en Egiptio, 1933. Li kunlaboris en multaj gazetoj interalie en Literatura Mondo. Kelkfoje li uzis la pseŭdonimon Eleno Vinfero. En 1928 li kunlaboris en la traduko de La Hantantaj ŝipoj.

Travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio, prezidis ties Esperanto-asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.

VerkojEdit

Li ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas lin kaj lian poezion tiel :

"Malmulte produktanta, sed multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan pason kaj pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' senfino. Kaj - subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste - per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. ne multaj. Sed ankaŭ la konko ne produktas multajn perlojn."

Eksteraj Ligoj Edit


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki