FANDOM


Lena Karpunina
250px
Lena Karpunina
Dato de naskiĝo 1963
Loko de naskiĝo 20px Kaluga, Rusio
Nacieco rusino

Lena KARPUNINA (naskiĝis en Kaluga, Sovetunio, hodiaŭ Rusio, en 1963) estas rusino el Taĝikio, plenkreskiĝis en Duŝanbeo (Taĝikio), loĝanta nuntempe en Germanio.

Ŝi aperigis du librojn en Esperanto: la rakontaron "La Bato" en 2001 kaj la rakontaron "Neokazinta Amo" en 2007. Ambaŭ aperis en la Serio Stafeto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj publikigitaj en diversaj Esperanto-revuoj. Ŝi kunlaboras kun la Esperanto-revuoj Monato, "REGO" kaj kelkaj aliaj. Ŝi estas membro de EVA kaj kontribuis al BA1 kaj BA3.


Literaturaj premioj Edit

jaro kategorio premio verko
1997 Prozo 3a premio Jaŝa
1998 Prozo Honora Mencio Miŝka Voropajev
1998 Prozo Honora Mencio Bela
1999 Prozo 3a premio La ridinda letero
2001 Prozo 2a premio La pluvo en Ĉenstoĥovo
2001 Prozo 3a premio La demando de emancipiĝo
2001 Prozo Honora Mencio Mirt
2002 Prozo 2a premio Pro savo de homo

Post diplomitiĝo ĉe Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto en 1986 ŝi laboris en diversaj entreprenoj kiel inĝeniero-aŭtomobilisto. En 1988 ŝi lernis Esperanton. Ŝi multe vojaĝis al Esperanto-tendaroj, renkontiĝoj, kongresoj. De 1993 ŝi vivas en Berlin, kie ŝi depost 1997 studas inter alie germanan lingvistikon en Humboldt-Universitato.

Rete konsulteblaj verkojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki