FANDOM


Leif NORDENSTORM (naskiĝis en 1960) estas sveda Esperantisto, paroĥestro kaj doktoro pri teologio.

Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Post tio li redaktis plurajn en Esperanto-gazetojn, i.a. ktp de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje, unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo. En 2005 aperis lia unua romano en Esperanto, Arne, la ĉefido. En 2006 aperis lia unua romano en la sveda.


Eksteraj ligiloj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki