Fandom

Esperanto

Landnomoj

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Al landnomoj apartenas nomoj de vastaj loĝitaj areoj: mondpartoj (kontinentoj), landoj, regionoj, provincoj.

Dosiero:Pri landnomoj en Esperanto.jpg

Landnomoj en EsperantoEdit

La landnomoj en Esperanto estas dividitaj en du kategoriojn:

  • La kunmetitaj landnomoj, kiuj deriviĝas de popolnomoj per sufikso (tradicie -uj- kaj foje ankaŭ -land-, nuntempe ofte -i- kaj foje ankaŭ -istan-)
  • La nekunmetitaj landnomoj sen sufiksoj, de kiuj oni derivas la popolnomon per la sufikso -an- (ĉi tiu kategorio estas la pli granda)

La dukategoriecoEdit

Dosiero:Landkategoria mapo.png

Origine Zamenhof uzis la unuan sistemon (de kunmetitaj landnomoj kun -uj-) por ĉiuj landnomoj. Li poste komencis uzi la duan sistemon (de nekunmetitaj landnomoj) por Amerikaj kaj kelkaj aliaj landoj kun la jena pravigo: "En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando."[2]

Malgraŭ tiu motivo de Zamenhof, oni nuntempe ne povas klare diri, ke la unua sistemo estas uzata precize por tiuj landoj, kie ekzistas iu historia ĉefgento (kontraŭekzemploj estas interalie la plejparte unugentaj Irano, Kamboĝo, Nederlando kaj Islando unuflanke kaj la multgenta Afganujo aliflanke). Tamen la landoj, kies nuna nomo tiel klare kontraŭas tiun kriterion de Zamenhof, estas tre malmultaj.

Kvankam laŭ kelkaj la dukategorieco de la landnomoj malfaciligas la lernadon de Esperanto, la sistemo estas ankoraŭ multe pli facila ol en multaj etnaj lingvoj, kie ofte ekzistas multaj diversaj sistemoj kaj esceptoj. Aldone oni rimarku ke simila dukategorieco ekzistas en tre multaj kampoj en Esperanto, sen ke multaj homoj kritikas tion:

  • Por ejoj ekzistas kunmetitaj formoj (lernejo, kongresejo, kafejo, loĝejo) kaj nekunmetitaj formoj (muzeo, parko, restoracio, ĝardeno)
  • Simile por iloj: tranĉilo, fajrilo, komputilo; kulero, aŭto, gitaro
  • Kaj por profesioj: verkisto, instruisto, kuracisto; ŝoforo, kelnero, soldato
  • kaj tiel plu por aliaj kampoj

-uj-, -i-, -land- kaj -(i)stan-Edit

Por derivi landnomon de popolnomo ekzistis origine nur la sufikso -uj- kaj la ĉi-cele malpli ofte uzita radiko land-. En decembro 1918 Hector Hodler anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de la sufikso -i- anstataŭ -uj-.[3] La tiamaj argumentoj por -i- estis ke ĝi ofte donas vortojn pli similajn al alilingvaj formoj kaj laŭ kelkaj estas pli belsona. Tamen rapide aperis kontraŭargumentoj, laŭ kiuj la ŝanĝo estas kontraŭ-Fundamenta, estas eraro rigardi la sufikson -i- kiel internacie ĝenerale uzatan landnoman sufikson, la internacia sufikso -i- havas tro multajn signifojn kaj laŭ kelkaj la plimultiĝo de akcentataj i-sonoj estas malbelsona. La Lingva Komitato rifuzis oficialigi la ŝanĝon kaj UEA reiris al la formoj kun -uj-.[4]

La uzo de -i- tamen plipopulariĝis, kaj inter la 30-aj kaj 80-aj jaroj, -i- kaj -uj- estis proksimume same multe uzataj: Dum en socialismaj landoj kaj SAT-rondoj iom superregis -i-, en kapitalismaj landoj kaj ĉe UEA iom superregis -uj-. En la 80-aj jaroj UEA ankaŭ transiris al la formoj kun -i-, tiel ke plej malfrue ekde la 90-aj jaroj klare superregas la uzo de -i-. Tamen dum la pasintaj jaroj denove leviĝas voĉoj kiuj pledas por la uzo de la Fundamenta -uj-, kaj en 2007 aperis la esearo Rusoj loĝas en Rusujo kun eseoj kiuj argumentas por la uzo de -uj- anstataŭ -i-.[3] Unu el la ĉefaj nuntempe uzataj argumentoj por -uj- ŝajne tute ne estis konsiderata en la frua debato pri la temo: Temas pri la argumento, ke la uzo de -i- malfaciligas la lernadon de la dukategoria sistemo, ĉar ekzistas nekunmetitaj landradikoj, kiuj finiĝas per "i", tiel ke ĉe la uzo de -i- oni ne povas scii, ke "Aŭstralio" kaj "Tanzanio" estas nekunmetitaj, dum "Germanio" kaj "Italio" estas kunmetitaj (kaj tio tre gravas por ĝuste paroli pri la nacianoj: aŭstralianoj kaj tanzanianoj, sed germanoj kaj italoj).

La uzo de land- anstataŭ -i- aŭ -uj- estis ĉiam limigita al kelkaj landnomoj, ĉefe "Pollando" kaj "Finnlando" (kiu tamen ne ĉiam estis konsiderata kunmetita), iom malpli ofte "Svislando", kaj malofte ankaŭ kelkaj aliaj kiel "Ruslando" kaj "Danlando". La uzo de -istan- (aŭ -stan-) antataŭ -uj- aŭ -i- estis ĉiam limigita al ses centr-aziaj landoj, kiuj ankaŭ en la plej multaj aliaj lingvoj havas nomojn kun la finaĵo "(i)stan" (Kazaĥstano, Afganistano, Uzbekistano, Kirgizistano, Taĝikistano kaj Turkmenistano); tamen por ĉiuj ĉi landoj la formo kun -(i)stan- estas malpli kutima ol la formoj kun -i- kaj -uj-.

Fontindikoj kaj piednotojEdit

  1. Oranĝ-griza kolortransiro: Du vortoj el la du kategorioj estas uzataj (aŭ kune kiel ĉe Bosnujo kaj Hercegovino, aŭ alternative kiel ĉe Barato/Hindujo)
  2. Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, paĝo 291 (laŭ Lingvaj respondoj de L.L.Zamenhof, redaktita de Gastón Waringhien, 1962, paĝo 14)
  3. 3,0 3,1 http://www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/
  4. http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-l.htm (Landnomoj) kaj http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-i.htm (Io-ujo-batalo)

Vidu ankaŭEdit

Eksteraj ligilojEdit


Landnomoj

Nomoj de Kontinentoj | Nomoj de Landoj Afrikaj | Amerikaj | Aziaj | Eŭropaj | Oceaniaj


Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki