FANDOM


"la vojo" estas sonkasedo de Ĝanfranko (Gianfranco Molle), eldonita de la nuova frontiera en 1977. Ĝi estis inter la unuaj komerce vendataj sonkasedoj en Esperanto, do iusence klasikaĵo.

La kasedo prezentas 15 kantojn tute malsamspecajn. Kelkaj estas movadaj kaj originalaj, ekzemple "verda ĉapo" kaj "ludoviko", aliaj politikaj kaj tradukitaj, kia "franca majo", laŭ itala originalo de Fabrizio de André (canzone di maggio). La nomon de la kasedo donis la kanto "la vojo", poemo de Zamenhof lerte muzikigita de Ĝanfranko.

La kasedon akompanas tekstlibreto kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin. La libreto uzas por ĉiuj nomoj minusklajn komencajn literojn, do ankaŭ "la vojo" kaj "ĝanfranko" estas skribitaj minuskle.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki