FANDOM


La Rolls estas muzika grupo, kreita de Dennis Rocktamba, muzikisto de Kongo (eksa Zairo). En 2004 ĝi eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kaj ĝis nun solan kompaktan diskon, Sunradio.

Krom la fondinto la bandon konsistigas Roger Ngoma, Louison Yambuka, Jorge Jiménez, portorika gitaristo, kaj du germanoj Marcus Nachtigal kaj Günter Käszmann. La grupo estas bazita en Aalen, Germanio.

La Rolls montras, ankoraŭfoje, kiel esperanto kaj ĉiuj muzikformoj havas similan lingvaĵon, kaj inaŭguras pere de Sunradio novan faceton de tiu movado kiu ne ĉesas vastiĝi...

Dosiero:Sunradio.jpg

Diskaro Edit

  • Sunradio (2004)
    1. Savu la Naturon
    2. Ĉu vi Revenos?
    3. Kial Malbeni
    4. Malhela Lumo

(...)

Kantotekstoj Edit

  • La Rolls - Savu la naturon


estribillo:


Vi kiuj staras tie

Venu veki min de stranga sonĝo

Mi ne plu eltenas

Venu veki min de stranga sonĝo

Vi kiuj staras tie

Venu veki min de stranga sonĝo

Mi ne plu eltenas

Venu veki min de stranga sonĝo


En la maro la fiŝoj malaperis

En foresto leonoj iĝis magraj

Ho jes, ho jes...

Dum mia vojaĝo larmoj ekfluis

Kial veneni la naturon

Ho jes, venu veki min, venu veki min, venu veki min


estribillo


Nun ni kredas esti sekuraj

Ĉar ni konstruas atommilitan ŝirmilon

Kien ni forfuĝos kiam la mondo brulegos

Geamikoj, mi vane serĉis..

Mi vane serĉis kaj mi ploris

Eble en esperantujo ni trovos pacon

Ho jes, venu veki min, venu veki min, venu veki min


estribillo


Nun ni kredas esti sekuraj

Ĉar ni konstruas atommilitan ŝirmilon

Kien ni forfuĝos kiam la mondo brulegos

Mi vane serĉis kaj mi ploris

Eble en esperantujo ni trovos pacon

Ho jes, venu veki min, venu veki min, venu veki min


estribillo

estribillo (2x)


Savu la naturon geamikoj

Eble en Esperantujo ni trovos pacon



  • La Rolls - Ĉu Vi Revenos?


Ĉu vi revenos? Neniam plu

Ĉu vi revenos? Neniam plu

Iun matenon saltegis infanoj

Ĉe mia ĉambro tra la fenestro

Ekradiis la sunradio

Kaj la rozoj mi plantis por vi

Sekiĝis manke de via voĉo

Ĉu vi revenos? Neniam plu

Ĉu vi revenos? Neniam plu


Ĉu vi revenos? Neniam plu

Sed nun vi vivas

En paradizo kun la anĝeloj

Neniu letero venas de vi, amikino

Ĉu vi revenos? Diru al mi

Neniam plu


Revenu foje, belulino

Revenu foje, amikino

Sen via amo, terura vivo

Sen via amo, terura vivo


Revenu foje, belulino

Revenu foje, amikino

Sen via amo, terura vivo

Sen via amo...



Eksteraj ligiloj Edit


Ĉi tiu artikolo pri "La Rolls" ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanta temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki