La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement
La Pafklik
300x200px|
Bazaj informoj
Deveno 20px Parizo, Francio
Ĝenroj hiphopo
Aktivaj jaroj 2006 – nuntempo
TTT Paĝo ĉe Myspace
Membroj

Platano kaj Katakana

La Pafklik estas esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006 (dum Festo en Francio). Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj, Platano kaj Katakana. Platano repas kaj skrapumas, dum Katakana komponas muzikon kaj repas.

La Pafklik jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio.

La 22-an de decembro 2008 la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, "Fek al Esperanto". La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj.

La bando aperigis novajn repstilojn en esperanto: G-funko, hardkora repo kaj rokrepo.


Membroj[]

Platano kaj Katakana.

Diskografio[]

  • Fek al Esperanto (2009) daŭro: 52min.12
  • 1 kanto "Hiphopa Epopeo" en Hiphopa Kompilo (2009)

Filmoj[]

Reklamfilmeto de la albumo "Fek al Esperanto"

Ligiloj[]

Kategorio:Esperanto-muziko Kategorio:Repaj grupoj Kategorio:Muzikaj grupoj 2000-2009

Advertisement