FANDOM


Léon LENTAIGNE [Lantenj] (n. en 1909 - m. la 2-an de februaro 2008 en Montpeliero) estis instruisto aktiva en la Freinet-movado (ICEM[1]) kaj en la Esperanto-medio. Lia nomo aperas en la listo de pioniroj de la Freinet-movado inter la du mondmilitoj. Membro de SAT (matrikulo 19332) kaj de SAT-Amikaro, li estis aktiva sur la tereno de instruado de Esperanto kaj de redaktado de lerniloj. Membro de UEA ekde 1957.

Listo de verkojEdit

Dosiero:Kiel diri.jpg

Lia libro "L'Espéranto, L'Imprimerie à l'École", Agitna, Cannes - 1959 - kolekto ' Bibliothèque de Travail ' (Laborbiblioteko) n° 437, eldonita de C.E.L. en 1959 estas trovebla brokante ĉe retaj librejoj (Amazon, FNAC, livre-rare, ktp).

En la alfabeta katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen aperas de li : "Ĉe Infanlernejo de Prelles · La eta kato kiu ne volis morti" : "Infanaĵoj". Trad. Lentaigne. Ilustr. - Cannes : Freinet, Presarto de lernejo, 194?. - 16 p.

De li aperis ankaŭ, ĉe la Broŝurservo de SAT (Cercle Espérantiste de l'Agenais, Laŭte !) :

  • "Abrégé pratique de la grammaire espéranto". Praktika kompendio de la Esperanto-gramatiko. Mimeografita. 40 p. A5.
  • "Kiel diri… ?". Praktika Esperanta frazeologio; kompilaĵo; ofsetita, 148 p. A5.
  • "Tiel diru !". Kompilaĵo de 5000 esprimoj. 128 p. A5. 1984.
  • "Kvardek paŝetoj al plua posedo" (kun Cl. Cayzac). Legolibro. Tekstoj en Esperanto kun traduko en la franca. 84p. A5. Ekzistas kun kompaktdisko.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki