FANDOM


Kun ikso estis la unua demo-KD de Dolcxamar. La fondinto Patrik Austin programis, registris kaj kantis la muzikon en sia loĝejo en Londono printempe de 1999. La nomo aludas al tio, ke la nomo de la bando estas skribita ikse anstataŭ ĉapelita ĉ.

Patrik Austin sendis la demon al Vinilkosmo, kiu tuj proponis eldonkontrakton inter la bando kaj la diskeldonejo. Austin interkonsentis kun la basisto Paul Ronchi kaj la gitaristo Nikira pri fari albumon kune. Austin tamen jam somere de 1999 ŝanĝis siajn planojn kaj reloĝiĝis en Porvoo, Finnlando kaj tie daŭrigis la projekton kun aliaj muzikistoj.

Ĉiuj kantoj de la demo poste aperis en la albumo Lingvo intermonda renovigitaj kun alia kantisto kaj kun pliaj instrumentoj. La demoversioj estis elŝuteblaj en mp3.com post la apero de la albumo; ekde la aŭtuno de 2000 ĝis la fino de la ttt-ejo en 2001.

TrakojEdit

  • Malbonulo
  • Pacman
  • Mi volas pli

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki