FANDOM


Dosiero:Esperanta Eŭropa Flago.jpg

KEEU estas la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.

La 6-a okazis en aŭgusto de 2004 en Bilbao, Hispanio. Partoprenis ĝin 284 Esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik).

La 7-a okazis en julio/aŭgusto de 2007 en Maribor, Slovenio. Partoprenis ĉ. 256 Esperantistoj, inkluzive de 2 Esperantistaj membroj de Eŭropa parlamento (Margareta Handzlik de Pollando kaj Ljudmila Novak de Slovenio). Unuan fojon la kongreso havis nelingvan temon: Akvo.

Nomoj de la kongresoj Edit

La nomoj tre varias. La kongreso en Herzberg en 2009 nomiĝas laŭ la oficiala retpaĝo "8a Eŭropa Esperanto-Kongreso". Tiu en Maribor en 2008 ŝajne estis "7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio". La antaŭa en Bilbao 2004 estis laŭ Eventoj "6-a Esperanta Eŭrop-Unia Kongreso (EEU-Kongreso)" kaj laŭ esperanto.ie "6-a Eŭropa Kongreso de Esperanto" aŭ "Sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso" (esperanto.ie). La 5-a kongreso en Verono nomiĝas en la reto jen "Eŭropa Esperanto-Kongreso", jen "Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso", jen "Eŭropa Kongreso", jen "Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio".

Pli fruaj "Eŭropaj Esperanto-Kongresoj" Edit

Laŭ la Historio de EEU en 1973 okazis "Eŭropa Kongreso de Esperanto" en Luksemburgo. Laŭ la sama fonto tamen la unua "Eŭropa Esperanto-Kongreso" okazis en aprilo 1976 en Eindhoven (Nederlando). Ŝajne poste sekvis paŭzo ĝis en 1992 kunvenis la unua kongreso de EEU.

Kongresoj de EEU ekde 1992 Edit

KEEU urbo lando aliĝintoj
 7-a KEEU dum 2007  Maribor  20px Slovenio 256
 6-a KEEU dum 2004  Bilbao  20px Hispanio 284
 5-a KEEU dum 2002  Verono  20px Italio x
 4-a KEEU dum 2000  Oostende  20px Belgio x
 3-a KEEU dum 1997  Stuttgart  20px Germanio x
 2-a KEEU dum 1995  Parizo  20px Francio pli ol 400
 1-a KEEU dum 1992  Verono  20px Italio x


Reta ligilo Edit

·  paĝoj de la Esperanto-Societo Maribor (en Esperanto, la slovena kaj angla) kun informoj inter alie pri la kongreso de 2007

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki