FANDOM


Dosiero:Komputeko.jpg

Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas kvinlingva (Esperante, angle, nederlande kaj germane kaj france), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj.

La Esperantaj vortaroj kaj vortlistoj, sur kiuj baziĝas la Komputeko, estas la Komputada Leksikono, ReVo, PIV, la Interreta Vortareto de FEL, la Teknika Vortaro Pol-Esperanta, la Pekoteko, la Komputila Vortolisto kaj Nederlanda-Esperanta vortaro.

Ĝi ankaŭ konsideras la terminologion uzatan en la Vikipedio.

La iniciatinto de la projekto, Yves Nevelsteen, interalie aliĝis al la esperantigaj tradukskipoj de OpenOffice.org, Ipernity kaj Drupalo kun la celo disponigi la konkludojn de tiuj ĉi skipoj al pli granda rondo pere de la Komputeko.

Komputeko-libro Edit

Historio de la projektoEdit

  • aprilo 2006: komenco
  • oktobro 2006: unua eldono kun pli ol 2600 terminoj
  • januaro 2007: unua versio de la provretejo kun pli ol 3.000 terminoj
  • julio 2007: propra retregiono kun pli ol 4.000 terminoj; surpapera broŝuro por provlegado
  • septembro 2007: ĝisdatigo de la retejo, aldono de kromaj 500 terminoj
  • novembro 2007: aldono de multaj nacilingvaj terminoj. Aperas nun 6000 tradukoj en Esperanto, 5000 en la nederlanda, 3700 en la franca kaj 3450 en la germana. Ekzistas unua varianto kun la hispana, kataluna kaj pola lingvoj.
  • januaro 2008: ĝisdatigo de la esperantaj tradukoj. Aperas nun pli ol 6630 tradukoj.
  • majo 2008: akademiano Maŭro La Torre provlegis la tutan kolekton kaj kromtradukis pli ol 500 terminoj. Aperas nun en Komputeko pli ol 7500 tradukoj. Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius prezentiĝis Komputeko-libreto en formato A5, 92 paĝoj.

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki