La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
File:2008-07-19 komitatkunsido.JPG

Komitato kunsidas en Roterdamo, UK 2008

La Komitato estas la supera organo de UEA.

Historio[]

Origine "Komitato" estis la nomo de la Estraro, sed en 1920 la nova statuto disigis inter Komitato kaj Komisiono (poste: Estraro). La Komitato ekde tiam kunvenas unufoje en la jaro, dum la Universala Kongreso (antaŭ 1934 dum la "Kongreso de UEA"). Dum la cetero de la jaro la Komitato laboras perpoŝte.

Laŭ la statuto de 1934, la Komitato nomiĝis enkonduke ankaŭ Centra Komitato de UEA (art. 36), kvankam la teksto cetere parolis nur pri Komitato.

La Ĝeneva UEA (1936-1947) havis ĝis 1938 nur "provizoran Komitaton", kiu funkciis samtempe kiel Estraro. Nur en 1938 estis elektita nova Komitato, kaj en 1939 nova Estraro. Internacia Esperanto-Ligo plufunkciigis la malnovajn UEA-komitatanojn kaj nur en 1938 elektis novan Komitaton.

Laŭ la nederlanda leĝo, asocio devas havi "kunvenon de membroj", kie kunvenas la membroj aŭ reprezentantoj de la membroj. Certajn decidojn povas fari nur tiu ĉi kunveno, ekzemple malŝarĝi kaj elekti la Estraron.

Elekto[]

La komitatanoj havas trijaran oficiperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:

  • Komitatanon A nomas la landaj asocioj proporcie al la membronombro; tiuj komitatanoj estas la plej multaj. Landa Asocio rajtas nomi unu komitatanon por ĉiu komencita milo da aliĝintaj membroj de tiu Landa Asocio.La samo validas por aliĝinta Faka Asocio.
  • Komitatanon B elektas la individuaj membroj; po komencita milo da individuaj membroj unu persono.
  • Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj; ĝis maksimumo kvarono de la tuta nombro.

Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.

Taskoj[]

La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.

Komitatanoj de UEA laŭ oficperiodoj[]


 
Komitato de UEA
50px|emblemo de UEA

1920-241924-281928-311931-341934-36

Ĝeneva UEA: "Provizora Komitato" 1936-381938-47

Internacia Esperanto-Ligo: IEL 1936-38IEL 1938-47

1947-501950-531953-561956-591959-621962-641964-671967-691969-711971-741974-771977-801980-831983-861986-891989-921992-951995-981998-20012001-042004-072007-10

45px Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Esperanto
EsperantoUEA

!


Kategorio:UEA

Advertisement