Fandom

Esperanto

Komerca utiligo de Esperanto

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

La apliko de Esperanto por komercaj celoj estas temo, kiu estas ĝena por kelkaj Esperantistoj. Ili timas, ke la komerca apliko kun la celo gajni monon malpurigus la noblan ideon de Ludoviko Zamenhof. Tamen la fondinto de Esperanto ekde la unua momento estis devigata utiligi komercajn strukturojn por atingi sian celon: Li devis pagi la presiston, kiu produktis la Unuan Libron, kaj li investis la monon de la bopatro. Evidente tipaj komercaj agoj.

La vikipedia artikolo Komerco per Esperanto informas[1]: Komerco per Esperanto estas ideo, kiu emfazas la eblan utilecon de Esperanto rilate al internaciaj komerco kaj financo. Ekde la komenco de la Esperanto-movado, la uzo de Esperanto en internacia komerco estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo.

La Esperanto-komunumo komencis eldoni pliajn librojn kaj revuojn. Kutime la eldonanto devis antaŭpagi por la produkto kaj esperis regajni la monon per vendo al tutmonda klientaro. Servoj, kiel kongresoj, postulis plian komercan agadon. La plej granda asocio UEA havas komerce agantan centron kun pagitaj kunlaborantoj kaj financas la laboron parte per la realigo de la Universala Kongreso.

La malgranda frato SAT sukcesis almenaŭ longtempe pagi unu laboriston.

Intertempe multaj komercaj strukturoj ekestis, kiuj estis pli aŭ malpli komerce sukcesaj.

Formoj de komerca apliko de Esperanto
kvalitopriskribo ekzemploj
♥ ♥ ♥ Entrepreno, kiu ekskluzive aŭ plejparte servas al la Esperanto-Movado. La laboristaro flue parolas la internacian lingvon kaj utiligas ĝin en la kontakto kun klientoj

diversaj libroservoj * UEA * Flandra Esperanto-Ligo * EsperantoLand * Sezonoj

♥ ♥Entrepreno, kiu parte ofertas servojn aŭ produktojn por la Esperanto-merkato, ekzemple librojn. Kelkfoje iuj dungitoj, kiuj okupiĝas pri projektoj celantaj al la Esperanto-merkato, parolas la internacian lingvon – sed ofte en tiaj eldonejoj neniu parolas Esperanton. eldonejo Olms

diversaj radio-stacioj

Helmut Buske Verlag GmbH

Entrepreno, kiu uzas la nomon Esperanto, ĉu en la nomo de la entrepreno, ĉu por varoj aŭ servoj sen difinita ligo al la Esperanto-Movado. Foje la renoma nomo de la internacia lingvo, kiel simbolo de internacia komunikado, estis la kaŭzo por la elekto.

Esperanto (ŝipo) * Esperanto (barko)

Hotel Esperanto en Fulda, Pribylina, Cannes

Esperanto Café, New York

muzikgrupoj, Tequila Esperanto, ktp.

* Entrepreno, kiu ne servas al la Esperanto-Merkato. Kontaktodeziroj estas regule prezentataj en la revuo La Merkato de IKEF
♣ ♣ ♣ Entrepreno, kies posedant(ar)o aŭ gvidant(ar)o estas ligita al la Esperanto-Movado kaj sufiĉe bone parolas la internacian lingvon por komercaj interagoj la kemia fabriko de Bruno Vogelmann (mortis en 2002) * Allsprachendienst Esperanto GmbH
♣ ♣Entrepreno, inter kies dungitoj estas sperta Esperantisto, kiu povas asisti en komercaj interagoj (traduki telefonalvokojn aŭ leterojn)eldonejo XXX
Entrepreno, kiu pretas demandi la helpon de sperta Esperantisto aŭ Esperantista entrepreno por komercaj interagoj, ekzemple por tradukado de komercaj kontaktpetoj.Zonai kaj kompano

Kunordigo de komercaj aktivecoj Edit

Ekzemplaj komercaj agadoj Edit

  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperantotur : Oficiala nomo ESPERANTOTUR – Biuro Turystyki, Bydgoszcz (PL)- vogaĝagentejo, kiu estas konata kaj timata (pro la polaj krokodiloj)
  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperanto-Kulturcentro Berlin (DE), Malnova multetaĝa domo ein Einbecker Str. 36 estis aĉetita de Esperantistoj. Ili investis monon kaj tempon por ripari. La lukostoj el la oficejoj kaj loĝejoj helpu por financi la Esperantistan vivon en Berlino, Ĵaŭda Rondo, espoteko. En la oficejoj parte estas Esperantistaj organizoj Germana Esperanto Asocio, Germana Esperanto-Junularo
  • ♣ ♣ ♣ : Graskraft (inter 1995 kaj 2007 GbR, poste Ltd.), Kompanio, kiu okupiĝas pri alternativa energio, speciale pri biogaso, fondita de la Esperantisto Roland Schnell
  • ♣ ♣ ♣ : Ecuo Mijoshi, Esperantisto, kiu gajnis monon per gantoj, raportas pri sia vivo

Aktualaj kaj historiaj ekzemploj Edit

Pri la evoluo ĝis 1930 bv. vidi la artikolon Komerco per Esperanto el Enciklopedio de Esperanto.

Eldonejoj Edit

Vojaĝagentejoj, organizantoj de renkontiĝoj kaj seminarioj Edit

Loĝprojektoj Edit

Hoteloj kaj restoracioj Edit


Bankoj, internacia interŝanĝo de mono, moneroj Edit

Bakistoj Edit

  • ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ Café Kroppenberg en Bergisch Gladbach-Bensberg proponas dolĉaĵojn kun esperantaj motivoj (flago, portreto de Zamenhof)

Notoj Edit

  1. Stato de februaro 2009, ekde la 2-a de aprilo 2008

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki