Fandom

Esperanto

Klara Zamenhof

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Dosiero:Klara Zamenhof.jpg
Familio Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Klara ZAMENHOF, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis kiel f-ino Silbernik (En Esperanto ŝia denaska familia nomo foje estas literumata "Zilbernik") en la 6-a de oktobro 1863 en Kowno, mortis en la 6-a de decembro 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua broŝuro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof aktive partoprenis la movadon. Dank' al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro.

Bazita sur la teksto de E. W. en Enciklopedio de Esperanto.


Klara (Kejla) ZAMENHOF, naskita Zilbernik (1863-1924). Filino de Aleksandro (Sender) Lejbovich Silbernik kaj Goda Mejerovna Silbernik. Esperantistiĝis en 1887 aŭ pli frue. "Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj" (Ludoviko Zamenhof).


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Eksteraj ligilojEdit

Tomboŝtono de Klara Zamenhofpl:Klara Zamenhof

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki