FANDOM


Dosiero:Logo klaku.jpg

Klaku estas socia retejo 2.0, kiu ebligas al la uzantoj publikigi artikolojn en la paĝaro; la ceteraj uzantoj voĉdonas por la kontribuoj aŭ alklakas ilin laŭ taksado de graveco aŭ intereso.

Klaku ekzistas danke al la libera kodo de Pligg, kiu siavice estis modifo de "Menéame", projekto kreita de la majorkano Ricardo Gali por havi socian kaj liberan paĝaron simile al digg.com.

La retejo estis sub permesilo GPL.

Historio Edit

La 27-an de junio 2007 naskiĝis Klaku.net por esti informa centro-punkto por la esperanta blogaro. Komence la motoro de la projekto estis povigata de Pligg, sed post diversaj problemoj (ĉefe pri spamo), la paĝaro nun funkcias per Drupalo.

La 11-an de februaro 2009 la gvidanto de Klaku, Joan Català, fermis la retpaĝaron pro tro malgranda - laŭ li - interesiĝo[1]. Post unu semajno, Klaku revenis kun Dmitrij Ŝevĉenko, kiel nova administranto[2].

Funkcio Edit

Por komenci, Klaku funkciis kiel platformo malfermita al ĉiuj. Malantaŭ la paĝaro neniu kontrolis aŭ cenzuris la novaĵojn. La teknikistoj zorgis pri la servilo, la aktualigo de la datumbazo, la kreado da T-ĉemizoj, ktp. sed ne tuŝis la informojn el la uzantaro. Laŭ la kreantoj de Klaku ĝi estis demokratia amaskomunikilo sen responsuloj nek korektistoj nek ĉefoj kaj tamen tio ne estis kaoso nek detruo.

La nuntempaj komputillingvoj permesas al la matematikoj, komputilistoj kaj programistoj krei interesegajn algoritmojn (por vojaĝi ĝis Jupitero, por kontroli la veteron, por la trafik-lumoj en la grandaj urboj...) kaj ankaŭ la paĝaroj de interreto, iom post iom, enhavas interesajn algoritmojn kiuj oferas utilegajn karakteristikojn al la geuzantoj.

Do, post la apero de DIGG aperis multegaj similaj projektoj (en yahoo-news en diversaj aziaj landoj, meneame.net, ktp.), kaj KLAKU estas tia, sed en la internacia lingvo Esperanto.

La algoritmo de Klaku funkcias kun la tiel nomata "karmo" de la uzanto kiu kreskos aŭ malkreskos kiam la aliaj geuzantoj balotos pozitive aŭ malpozitive por iu uzanto.

La karmo estas, iamaniere, la simpatio aŭ la fido kiun la komunumo da uzantoj havas al iu uzanto aŭ al ties protagonisto. Havi bonan karmon estas tre grava afero en tiu ĉi socia reto.

La algoritmo funkcias kiam la uzantoj balotas artikolojn aŭ komentojn. Estas rekomendite ne ataki al aliuloj, esti ĝentila kaj publikigi interesajn novaĵojn.

Balotoj al novaĵoj
  • POZITIVA baloto: uzanto ricevas 1 poenton pli.
  • NEGATIVA baloto: uzanto perdas 3 poentojn.
Balotoj al komentoj
  • POZITIVA baloto: uzanto ricevas 1 poenton pli.
  • NEGATIVA baloto: uzanto perdas 1 poenton.

Poste, uzanto povas konstati sian karmon ĉe la hejmo de sia uzantkonto, nur klakante sur sia nomo (supre, en la dekstra parto de la paĝo).

Sed ne nur la uzantoj havas karmon... ankaŭ la novaĵojn!!! En la komenco, Klaku montros en la popularaj novaĵoj la artikolojn kun pli da 10 poentojn... tamen, la algoritmo lernos iom post iom kaj poste, se la uzantoj balotas ĝin (pozitive aŭ negative) la novaĵo bezonos pliajn poentojn por aperi en la ĉefa parto de la popularaj novaĵoj.

EkzemploEdit

La uzanto "Kropotkin" havas bonan karmon. La nuna algoritmo konsideras ke kiam la artikoloj kun 10 poentoj jam aperas, subite, en la "popularaj novaĵoj" malaperante, je la sama tempo, de la "ĵusaj novaĵoj". Kiam pli ol 9 uzantoj balotas pozitive la artikolon de "Kropotkin", lia nova novaĵo aperos en "popularaj novaĵoj".

Sed... imagu ke la uzanto "Kropotkin" ne havas bonan karmon, fakte, ege malbona. Do la algoritmo ne donos la saman gravecon al la novaĵo publikigita de li, kaj kiam la uzantaro balotos malpozitive lian artikolon, la algoritmo ne permesos ke la novaĵo iru en la ĉefa paĝo per 10 balotoj sed per 12 aŭ 13.

La 'graveco' ne ekzistas... tio nur dependas de malsamaj vidpunktoj, tamen Klaku respektas la opinion de ĉiuj (ne nur de la 'Plejmulto') kaj la algoritmo donos al uzanto la karmon kiun la uzantoj decidos kune kaj regule.

Kondiĉoj kaj rajtojEdit

  1. Priskribo de la servo. Klaku (modifo de Pligg) estas libera PHP-programo. Se vi elŝutas la font-kodon kaj kreas ret-projekton vi DEVAS ankaŭ PUBLIKIGI ĜIN libere kaj publike. La retestroj de Klaku oferas neniun garantion al programistoj, pro tio ili devos zorgi siajn ret-projektojn..
  2. Ĝeneralaj normoj de konduto. En Klaku.net ĉiuj rajtas publikigi novaĵojn aŭ artikolojn, videojn aŭ bildojn, skribi komentojn kaj komenti alies komentojn, ktp... ĉiam libere kaj tute senpage. Tamen, se iiu kiu persone atakas aŭ iel minacas aliajn uzantojn pro kiu ajn kialo, estos forbarita kaj ne plu rajtos uzi ĝin. Retestroj de Klaku konsideras ke interreto ne estas loko por insulti, por dissendi rasismajn ideojn, por disvastigi ksenofobiajn mesaĝojn aŭ por kritiki la popol-apartena senton de iu ajn uzanto. Ĉiu rajtas havi siajn proprajn ŝatojn kaj sentojn.
  3. Permesilo. Klaku havas liberan permesilon 'copyleft', Publika Ĝenerala Permesilo (GPL) permesas kopii, modifi, pristudi kaj disdoni la font-kodon libere. Uzi la softvaron, elŝuti ĝin, kaj kaze de kreado de nova paĝaro, permesi ke la uzantoj uzu viajn modifojn.
  4. Filozofio. "Neniu estas devigita esti bonulo aŭ malbonulo, tutsimple ĉiu estu si mem, sen tabuoj, kaj ĉio iros bone" (laŭ Ferrer i Guàrdia, kreinto de la moderna lernejo). Respektu, babilu, parolu laŭ vi mem, kaj amuziĝu.
  5. Viaj datumoj. La teamo de administrantoj de Klaku.net transdonos la datumojn de la uzantoj al neniu asocio aŭ entrepreno. Informoj pri uzanto estas personaj kiujn nur la uzanto devas koni. Tamen, kiel antaŭe menciite, la retejestroj forviŝos konton de uzaanto kiu atakas aŭ minacas aliajn uzantojn.
  6. Garantio. Klaku konservos ĉiujn datumojn en sia servilo kaj garantias fari sekurecajn kopiojn por ne perdi la informojn, ligojn kaj komentojn.

Notoj kaj fontoj Edit

  1. Aperis unu nova artikolo ĉiun duan tagon (laŭ komento de Joan)
  2. Żebrowski, Łukasz (18-a de februaro 2009). KLAKU.net funkcias denove!. lukiz.wordpress.com.

Eksteraj ligiloj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki