La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Kim J. HENRIKSEN - Kimo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Kopenhago) estas dana esperantisto. Denaskulo, legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj.

Muziko[]

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: 'Sola'.

Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze de la 80-aj jaroj.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.

Postenoj en Esperanto-asocioj[]

Li estis prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 1995 ĝis 2002. Li estis prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo ekde 2005 ĝis 2007. Li estas estrarano de la Esperanto-Klubo de Malmö ekde 2007.

Vidu ankaŭ[]

Eksteraj ligoj[]

"Ska-virino" ĉe youtube.com


Kategorio: Danaj esperantistoj Kategorio: Denaskaj esperantistoj Kategorio: Muzikistoj Kategorio: Esperanto-muziko Kategorio: Naskiĝintoj en 1960

en:Kim J. Henriksen

Advertisement