Kajto | |
---|---|
300x200px|Kajto dum prezentiĝo Kajto dum prezentiĝo
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | 20px Frislando, Nederlando |
Ĝenroj | popolmuziko, maristaj kantoj |
Aktivaj jaroj | 1989 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
TTT | Kajto |
Membroj | |
Nanne Kalma |
Kajto estas muzikgrupo el Frislando (Nederlando). La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Ilia TTT-a paĝo uzas la neni-sistemon por ĉapelliteroj.
Membraro[]
- Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
- Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
- Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĵo
- Marian Nesse: kantado, akordiono
Diskaro[]
thumb|left|200px|La kvin albumoj de Kajto
- 1989 - Flugdrako
- 1991 - Procesio Multkolora
- 1993 - Tohuvabohuo
- 1999 - Masko
- 2004 - Lokomotivo, rulu nun!
Libroj[]
La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
- Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
- Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
Eksteraj ligiloj[]
Kategorio:Esperanto-muziko Kategorio:Nederlandaj muzikaj grupoj
en:Kajto fi:Kajto fr:Kajto nl:Kajto pt:Kajto