FANDOM


Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn ĉefe el Katalunio, sed kun Esperanto-teksto.

La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).

Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.

Iliaj du albumoj Sojle de la klara temp' [1] (2000) kaj Plaĉas al mi [2] (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.

Nunaj membroj (2009)Edit

Kunlaboras en Kaj Tiel Plu Edit

Membris en Kaj Tiel Plu Edit

DiskaroEdit

  • Plaĉas al mi (Tant m'abelís) (2004), editat per Vinilkosmo
    1. Ni kunvenas
    2. Ursa polko
    3. Plaĉas al mi
    4. Ĵulieto
    5. La kato kaj la fripono
    6. Balhano el Salardú
    7. Joan del Riu
    8. La aventuro
    9. Mi volus esti dianto
    10. Okcitana skotiŝo
    11. Kial ploras ci blanka knabino
    12. Brilas roso en mateno
    13. Kalkan' fingro
    14. La karcer' de Lleida
    15. Vane fikajeras
    16. Anda ĥaleo
  • Surplacen venu vi (Sus la plaça venetz) (2009), editat per Vinilkosmo
    1. Nun oni povas scii kaj pruvi (Ara pòt òm conóisser e proar)
    2. La violonisto (Lo violonaire)
    3. Tajlorino el Balaguer (La modista de Balaguer)
    4. La aĉetoj de l’ rabeno (Las compras del rabino)
    5. Skotiŝo el aŭvernjo (Xotis d’alvèrnia)
    6. Joan de La Reula
    7. Ho, Marijana (O Marijana)
    8. UIAE
    9. Pluf’ tizen’ tizen’ (Pluf tizen tizen)
    10. Turto havas naŭ plumetojn (La perdiu té nou plometes)
    11. Ĉampanjo (La xampanya)
    12. Granda cirklo (cercle circassià)
    13. Bruna oni nomas min (Morena me yaman)
    14. Edziniĝu al mi roseta (Te vòs maridar roseta)
    15. Kanto pri la defendo de Madrido (Coplas a la defensa de Madrid)

RetejojEdit

fi:Kaj Tiel Plu nl:Kaj Tiel Plu ru:Kaj Tiel Plu oc:Kaj Tiel Plu

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki