FANDOM


Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO) estis Esperanto-renkontiĝo, kiu ĝis 2004 okazis ĉiujare aŭguste ĉe la germana urbo Marburg. Ĝi entute okazis 19-foje. En la komenco ĝi okazis en Marburg en tendaro ĉe la rivero Lahn, poste unufoje en Hamburgo. Poste la renkontejo estis naturamika kabano meze en arbaro. Laŭ la devizo ludi, krei, sperti sin mem oni organizis diversajn ludajn, artajn, sportajn kaj distrajn programerojn, ekzemple origamion, batikumadon, jogon, urborigardon, popoldancadon kaj ĵongladon. Komencantoj povis plibonigi siajn Esperanto-sciojn en lingvokurso.

KISO estis dum siaj lastaj 10 jaroj ĉefe projekto de la Marburga esperantisto Gunter Neue. Ĝin finance subtenis Germana Esperanto-Junularo.

Ekzistas planoj revigligi la tradicion en 2008, sed ankoraŭ ne estas klare, ĉu ili realiĝos.

Eksteraj ligiloj Edit


Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki