La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
D-ro Kazimierz Bein
150px
Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto
Dato de naskiĝo 1872
Dato de morto 15-a de junio, 1959
Loko de morto Lodzo, Pollando
Nacieco polo

Kabe estas la pseŭdonimo de d-ro Kazimierz BEIN (naskiĝis 1872, mortis 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

Tradukisto[]

En siaj junaj jaroj li intermiksis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.

En la esperanta mondo li famiĝis, sub la pseŭdonimo Kabe, per la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.

La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.

La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara kaj simpla libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon agrable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.

Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.

Kabe kabeis[]

[[Dosiero:Mia poŝhorloĝo.jpg|thumb|200px|Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhhorloĝo; 1964, trad: Kabe]] En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.

Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.

El lia pseŭdonimo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto.

Tradukoj[]

thumb|220px|Kovrilpaĝo de Kabe: Literatura antologio; represo, PEA, 1977 thumb|220px|Kovrilpaĝo de E. Orzeszkowa: Bona Sinjorino; PEA, 1979

  • Fundo de l’ mizero de Wacław Sieroszewski (granda historia romano)
  • La Faraono de Bolesław Prus
  • La interrompita kanto de Eliza Orzeszkowa
  • Pola Antologio
  • Versaĵoj en prozo de Ivan Turgenev
  • Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev
  • Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
  • Internacia Krestomatio
  • Unua Legolibro
  • La lasta de Władysław Stanisław Reymont
  • Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa
  • Mia poŝhorloĝo de Konopnicka; 1964

Ligoj[]

En la reto estas atingeblaj jenaj tradukoj de Kabe:

Aliaj ligoj:

Eksteraj ligiloj[]

Kategorio:Esperanto-verkistoj Kategorio:Polaj esperantistoj Kategorio:Hebreaj esperantistoj Kategorio:Pseŭdonimoj Kategorio:Mortintoj en 1959 Kategorio:Naskiĝintoj en 1872 Kabe Kategorio:Libroj de Kabe

cs:Kazimierz Bein en:Kazimierz Bein es:Kazimierz Bein fr:Kazimierz Bein it:Kazimierz Bein ja:カジミエシュ・バイン pl:Kazimierz Bein ru:Беин, Казимеж

Advertisement