FANDOM


Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) estas junulara renkontiĝo organizata de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Ĝin fondis en 1997 la pastroj Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn.

Nur la 1-a JET en 1997 (kun ĉ. 60 partoprenantoj) estis memstara aranĝo. La 2-a kaj 4-a JET okazis kadre de la (ĝenerale neesperantistaj) junularaj renkontiĝoj de la Komunumo de Taizé. Ĉiuj aliaj JET-oj okazis kadre de Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK), kie la JET-anoj loĝis ne en tendoj, sed en la kongresejo (plej ofte eklezia klerigejo) aŭ en hotelo.

La ĝis nun plej granda JET estis la 3-a JET en 1999 kun pli ol 80 partoprenantoj.

JET celas esti ekumena aranĝo. Tamen kutime partoprenas ĝin plejparte katolikaj gejunuloj, ĉefe el Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario.

Listo de la Junularaj Ekumenaj Esperanto-TendarojEdit

Eksteraj ligilojEdit

·  Retejo de la JET-oj ĝis 2003

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki