La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

John Islay FRANCIS (naskiĝis en 1924) estas skota esperantisto, verkisto kaj profesoro. Li verkas originale en Esperanto poemojn, novelojn, romanojn kaj artikolojn por Esperanto-gazetoj. Li esperantiĝis definitive en 1942.

Li famiĝis en Esperantujo per kunverkado de la poemaro Kvaropo, en kiu enestas lia granda poemciklo La kosmo. En lia novelaro Vitralo estas noveloj kontraŭ tiranismo, pseŭdomoralo kaj tiaj vanaĵoj, kiel potencavido. Aparte famiĝis lia granda originala romano La granda kaldrono.

Verkoj[]

  • Vitralo (novelaro 1960).
  • La granda kaldrono (romano 1978)
  • Misio sen alveno (sciencfikcia romano 1982)
  • Tri rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998, eldonita en la Serio Stafeto)
  • La kastelo de vitro (fantasta romano 2004)

Tradukoj[]

  • La elbabila koro (Heroldo de Esperanto, 1 marto 1962)
  • Rikardo Tria de Ŝekspiro, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980. - 146 p.

Eksteraj ligiloj[]

Francis, John Francis, John Francis, John

cs:John Francis fr:John Francis

Advertisement