FANDOM


John Sharp DINWOODIE (naskiĝinta en 1904; mortinta la 9-an de junio 1980) estis eminenta skota esperantista poeto, profesie pastro.

En lia poezio estas delikata melankolia liriko. Li estis la plej aĝa el la kunfondintoj de la skota skolo de la Esperanta poezio, kiuj debutis en Kvaropo (1952, 2a eld. 1977). Lia parto en Kvaropo - titolita Kastelo el revoj - restis lia sola originala poemaro. Li iam kontribuis al Literatura Mondo, kaj iuj liaj poemoj aperis kaj aperos en Esperanto en Skotlando. Dinwoodie brile tradukis el la brita poezio; liaj tradukoj aperis i. a. en Angla antologio (1957) kaj Skota antologio (1978), pri kiu li faris ankaŭ la unuajn redaktolaborojn. En Esperanta antologio Dinwoodie estas reprezentita per ses poemoj.cs:John Dinwoodie

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki