La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Jean Forge (verkista nomo de Jan FETHKE) naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Oppeln, tiama Germanio, kaj mortis 16-an de decembro 1980 en Berlino. Li estis polo kaj laboris kiel filmreĝisoro en Berlin (ĉe UFA, kun Fritz Lang) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj.

Jan Fethke esperantiĝis en 1919, kiel unu el pluraj Esperante aktivaj Fethke. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara . Post la gimnaziaj studoj kelkan tempon li kunredaktis Esperanto Triumfonta. Komence de 1932 li gvidis sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio.

Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas Abismoj kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn, kiuj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Sur Mr. Tot aĉetas mil okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de D-ro Mabuse.

De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon. Li ankaŭ reĝisoris Esperantan filmon: Morgaŭ komenciĝos la vivo.

Kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj multaj aliaj gazetoj.

Verkoj[]

thumb|200px|Kovrilpaĝo de mia verda breviero; FES; 1974

  • Abismoj (romano pri problemoj de la amo, 1923); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Saltego trans jarmiloj (romano, fantazia historio pri veturo al tempo de Nerono, 1924); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Mr. Tot aĉetas mil okulojn (aventura romano, 1931); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • La verda raketo (originalaj noveloj, 1961); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Mia verda breviero (noveloj), serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1974

Pri Forge / Fethke[]

Poemo de lia amiko Karl Vanselow, kiun li esperantigis. El la serio Nia lingvo Esperanto

248) Jean Forge

Jean Forge estas lia pseüdonimo,
Johannes Fethke lia vera nomo.
Ĉu vivas li aŭ pravas mia timo,
Ke eble mortis la amata homo?

De li la libroj ravas legemulojn.
Ĉu konas vi la lingvajn ĝojigilojn
,,Abismoj" kaj ,,Saltego trans jarmilojn"
Kaj „Mister Tot aĉetas mil okulojn"?

Li konatigis min kun Esperanto
Kaj ĝia ideala familio.
Ne povas mi forgesi, ke pro tio
Mi ĉiam restos lia dankŝuldanto.

Ĉu vere kaj pro kio trovis lia
Labor' valora por afero nia
La tiel ege bedaŭrindan ĉeson?
Se iu, kiu legas tion ĉi,
De li havigi povas la adreson,
Mi kore petas doni gin al mi.

Vidu ankaŭ[]

La fratoj Fethke

Eksteraj ligoj[]

Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Forge, Jean Kategorio:Libroj de Jean Forge

Jan Fethke cs:Jean Forge de:Jan Fethke en:Jan Fethke pl:Jan Fethke

Advertisement