Fandom

Esperanto

Jaume Grau Casas

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis en 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis la unuajn kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncentrejoj li skribis diversajn artikolojn, kelkajn el kiuj aperis en la tiama gazetaro. En la lastaj jaroj li okupiĝis pri la redaktado de hispana antologio (kiu perdiĝis) kaj pri ortografia reformo de Esperanto, celanta forigi la supersignojn. En 2008 lian personan arkivon transprenis Kataluna Esperanto-Asocio.

Li estas konsiderata la ĉefa Esperanto-poeto el Katalunio.

Listo de verkoj Edit

Poemaroj en Esperanto Edit

  • Amaj poemoj, 1924
  • Novaj amaj poemoj, 1927
  • La lastaj poemoj, 1936

Poemaroj en la kataluna Edit

  • Somni d'uns dies de juny, 1936

Poemaroj en la hispana Edit

  • El suplicio de tántalo, 1937

Tradukoj Edit

Lernolibroj Edit

  • Llengua auxiliar internacional esperanto Primer Manual, 1930
  • Curs complet de la llengua internacional [Gramatiko, ekzercaro kaj vortaro], 1934

Ekstera ligo Edit

  • [1] Blogo de lia nepo Jordi Grau i Gatell, kie li afiŝis parton de la arkivo de Jordi Grau Casas

Tiu ĉi artikolo inkluzivas informon el Enciklopedio de Esperanto.ca:Jaume Grau Casas es:Jaume Grau Casas

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki