FANDOM


La Jarlibro de UEA estas ĉiujara eldono, enhavanta informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj E-asocioj, movadaj instancoj kaj plurajn aliajn gravajn informojn.

Ĉirkaŭ 1800 delegitoj el pli ol 90 landoj proponas personajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp.

Reta JarlibroEdit

En aprilo 2005 UEA lanĉis retan version de la Jarlibro. La plej evidenta avantaĝo kompare kun la presita Jarlibro estas ĝia konstanta ĝisdateco. Ne nur la adresinformoj de delegitoj estas aktualaj, sed ankaŭ novaj delegitoj troviĝas tie tuj post la registro de ilia delegiteco en la Centra Oficejo.

Per la reta Jarlibro alireblas ankaŭ aliaj informoj konataj el la klasika Jarlibro, ekz. pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj pri la gvidorganoj de UEA kaj TEJO. Granda faciligo, ankoraŭ ne sufiĉe konata, estas la eblo povi rekte skribi al la retadreshavaj delegitoj, komitatanoj, estraranoj, perantoj k.a. funkciuloj de UEA, TEJO k.a. asocioj, klakante tiucelan butonon ĉe la koncerna nomo. Individua membro povas ankaŭ kontroli la personajn informojn pri si mem kaj sciigi la Centran Oficejon pri eblaj korektendaĵoj. Ankaŭ tion oni povas fari ene de la reta Jarlibro klakante butonon, kiu malfermas formularon por tio.

Tiuj, kies membrokotizo rajtigas je ricevo de la revuo Esperanto, povas pere de la reta Jarlibro legi ĝian plej novan numeron jam, kiam ĝia papera versio ankoraŭ estas presata. Eblas elŝuti PDF-version ne nur de la plej lasta numero sed ankaŭ de pli fruaj numeroj ekde 2004. Junaj membroj kaj Patronoj de TEJO povas elŝuti numerojn de "Kontakto" ekde 2004 kaj de "TEJO tutmonde" ekde 2006.

Por utiligi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi kiel uzanto. La nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org, atingis 1887 la 23-an de oktobro 2008[1].

Eksteraj ligilojEdit

·  La retejo de la Jarlibro de UEA

Piednotoj Edit

  1. Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 304 2008-10-24

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki