Fandom

Esperanto

James Sayers

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
James Sayers
Dato de naskiĝo 1888
Dato de morto 1957
Nacieco usonano

James Denson SAYERS (naskiĝis en 1888; mortis en 1957) estis usona esperantisto kaj Esperanto-verkisto.

En 1925 aperis la anglalingva, okpaĝa broŝuro A Brief Account of the International Language Movement de Sayers ĉe IALA. Li kaj alia esperantisto, David Richardson, kune servis en la usona armeo en Frankfurto ĉe Majno, en la okupita Germanio, en 1946. Tie li estis oficiro pri informado. Ambaŭ helpis ebligi la okazigon de la unua postmilita renkontiĝo de germanaj esperantistoj. Sayers estis membro de la "North American Esperanto Reorganization Committee" en 1952 kaj kunfondinto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). La Estraro nomumis Sayers redaktoro de la nova organo North American Esperanto Review. Li demisiis post la unuaj du numeroj kaj David Richardson iĝis la nova redaktoro. Li estis vicprezidanto de ELNA inter 1954 kaj 1956.

Sayers estis dum la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj verkisto de anglalingvaj romanoj pri la usona "sovaĝa okcidento". En 1929 li publikigis libron pri siaj rasismaj teorioj: Can the White Race Survive? [Ĉu la blanka raso povas travivi?]. En ĝi li provis demonstri, ke la falo de pluraj elstaraj civilizacioj de la pasinteco estis rezulto de rasa miksiĝo. La ideo, ke rasa miksiĝo estas malbono, kontraŭa al la volo de Dio, reaperas ankaŭ en lia Esperantlingva romano Invito al ĉielo. Laŭ la teorio de Sayers, ekzistas esence nur du homaj rasoj, blanka kaj nigra, dum la aliaj homaj grupoj, kiujn oni kutime taksas apartaj rasoj, estiĝis per diversgrada intermiksiĝo de la du bazaj rasoj.

Invito al ĉielo Edit

Krome li verkis originalan romanon Invito al ĉielo. La 205-paĝa libro aperis en 1949 ĉe la eldonejo de Siegfried Ziegler en Munkeno. Finna traduko Kutsu tähtiin de J. N. Mikkola aperis en 1951 en Helsinko ĉe Kuva ja sana.

Antaŭ la legado de tiu ĉi libro mi apenaŭ estus kredinta, ke fantazia teknika romano povus sukcese servi kiel esprimilo por serioza kaj profunda vivkoncepto. Leginte la libron mi konstatas, ke la aŭtoro sukcesis en tio, laŭ mia impreso plene.
(Stellan Engholm en Malgranda Revuo 8-a jaro, 1950, n-ro 1, p. 23-24).
Ĝi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto.
(Tazio Carlevaro en Esperanto en perspektivo 1974, p. 179).
[...] kurioza libro aperinta en 1949. Ĝi baziĝas sur la konceptoj de la t. n. Atestantoj de Javeo [...]. Tute sincere, se oni traktas la intrigon kaj la temon de tiu ĉi verko kiel simplajn fikciaĵojn, ignorante eventualajn karambolojn kun la propraj konvinkiĝoj – kaj kial ne? – la romano estas vere leginstiga distraĵo: ĝin nur iomete lezas kelkaj, ne tro multaj, stilaj malglataĵoj kaj anglismoj.
(William Auld en Vereco, distro, stilo, 1981).

Vidu ankaŭ Edit

Eksteraj ligoj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki