Fandom

Esperanto

J. R. G. Isbrücker

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Johannes Rijk Gerardus ISBRÜCKER (naskiĝis la 19-an de julio 1889 en Hago, mortis la 20-an de januaro 1967[1]) estis nederlanda inĝeniero, kiu esperantistiĝis en 1909. Post la Dua mondmilito li skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).

VivoEdit

Profesie li estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.

Li estis edzo de Julia C. Isbrücker.

EsperantoEdit

Isbrücker estis estrarano de la haga grupo kaj de LEEN, kaj prezidanto de la 12-a Universala Kongreso en Hago, 1920. Li estis komitatano de UEA, kaj fariĝis vicprezidanto en 1934.

Membro de la ekzamena komitato. Inter 1937 kaj 1963 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. Sub lia gvido aperis Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj studo Pri la vortfarado en Esperanto. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian Esperanta literaturo. Demandaro.

Dosiero:Historio de Telefonio.JPG

Verkoj originalajEdit

  • Esperanto als de internationale taal der techniek (1924)
  • Esperanto en de Internationale Congressen (1926-1931)
  • La Evoluo de Telefonio (1928)
  • Historio kaj organizo de la Esperanto-movado (1932)
  • La Esperanto-movado: ĝia historio, organizo kaj nuna stato (kun C. St/op-Bowitz, 1948)
  • Lucifer

TradukojEdit

  • Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans.
  • Vondel, Joost van den: Gysbreght van Aemstel: la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
  • Vondel, Joost van den: Josef en Dotan (1937)

Literaturo Edit

  • 1936: Foto en La Praktiko 1936/5 (51), p. 7 okaze de estrarkunsido de UEA dum pasko 1936 en Ĝenevo kun s-roj Cecil C. Goldsmith, la nova direktoro de UEA, M. Movo, Parizo, Louis Bastien, prezidanto, Malmgren kaj Hugo Steiner, estraranoj.
  • 1922: N.I. [Foto de Isbrücker, Setälä, Sandström, Warden, Privat, Arnhold, Chavet, Frenckell] en: Esperanta Finnlando 8-9/1922 (aŭg.-sep. 131).

Eksteraj ligiloj Edit

Referencoj Edit

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
it:Johannes Isbrücker

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki