FANDOM


Dosiero:El la verda Bibllo (760 x 1013).jpg

Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis 1901, mortis 1942) estis pola esperantisto, ĵurnalisto, komercisto, kaj aŭtoro de satiraj verkoj.

Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo („La sorĉistino el Kastilio” de Ŝalom Ashkaj) kaj el la hebrea („Dibuk” de An-Ski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.

Dum la germana okupado li sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto. Izrael Lejzerowicz pereis kun sia familio en nazia ekstermejo Treblinka.


Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.


Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki