La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
István Ertl
300px|István Ertl en majo 2008
István Ertl en majo 2008
Dato de naskiĝo 1965
Nacieco hungaro

ERTL István (naskiĝis en 1965) estas hungara/franca esperantisto loĝanta en Luksemburgio.

Vivo[]

Ertl estas instruisto kaj tradukisto. Ertl laboris en 2002-2003 kiel inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo en Bruselo, kaj en 2003 fariĝis la unua hungarlingva tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo.

Esperanto-agado[]

Esperantistiĝis memlerne en 1977 kaj pasigis formalan korespondan kurson en 1980 kun Georgi Mihalkov. Instruis Esperanton en Caltagirone (Sicilio, 1986 kaj 1987), kunfondis tie la lokan klubon "Verda aglo". Kuninstruis (1986-88) en la t.n. "pirataj kursoj" hungaraj. Instruis Esperanto-literaturon ĉe Universitato ELTE (Budapeŝto, 1990-91) kaj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (1999-). Ertl redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1987-1991), Opus Nigrum (1987-1990), Kontakto (1990-1991) kaj Esperanto de UEA de 1992 ĝis 2001. Tiujare, li demisiis kun du aliaj oficistoj de UEA pro nekontento pri kelkaj ties estraranoj. Ertl kunfondis en 2003 la retan bultenon Libera Folio. Li estas unu el la redaktoroj de Beletra Almanako, konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto kaj multjara kontribuanto al la magazino Monato.

Li estas komitatano de UEA ekde 2004, antaŭa (2005-2008) membro de la Elekta Komisiono. Estrarano de IKEL, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (2005-), komitatano de Akademio Literatura de Esperanto (2007-), membro de la arbitracia komisiono de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008-). Sekretario de Fondaĵo Grabowski (2008-).

Finis staĝon pri interpretado ĉe la Instituto de Tradukistoj, Interpretistoj kaj Internaciaj Rilatoj en Strasburgo; faris samtempan interpretadon al Esperanto en eventoj pri lingvopolitiko.

Verkoj[]

Originalaj[]

  • Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo (literatura studo, 1990)
  • Tiu toskana septembro (kun Corrado Tavanti, krimromano, 1990)
  • Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco (Kun François Lo Jacomo, 1994)
  • Du poemoj kaj kvar prozaĵoj en Ek al leg'! (1991), Tempo fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000) kaj Mondoj (2001).
  • Eseo en Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto (1997)
  • La Postdomo (satira romaneto, 2003)
  • Provizore (poemaro, 2004).

Redaktaĵo[]

Redaktis la anglan version The Infant Race de la aulda poemo La infana raso, tradukita de Girvan McKay.

Tradukoj[]

Tradukoj libroformaj al Esperanto:

  • Stilekzercoj de Raymond Queneau (1986, 2006)
  • Pri feliĉa vivado (filozofia traktato, 1991), de Seneca
  • Kaj ni solas (poemaro, 1991), de Heinz Kahlau
  • Mi ĉiam tia rememoru vin (antologio de bulgara ampoezio, red. kaj parte trad., 1992)
  • Esplorvojaĝo (1994; pirata reeldono de ERA en 2000), de Jules Verne
  • Unuminutaj noveloj (red. kaj parte trad., 1995), de István Örkény
  • Klaŭstralio (utopio, 1997, 2005), de István Bejczy
  • Unu novelo en Omaĝe al Aldecoa (1999), de Ignacio Aldecoa
  • Sensorteco (romano, 2003), de Imre Kertész
  • Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko (monografio, 2004), de Robert Phillipson
  • La unufoja lando (poemaro, 2005, red. kaj plejparte trad.), de Tomas Venclova
  • La sekreta miraklo (antologio, 2008, red. kaj parte trad.), de Jorge Luis Borges

Aperis liaj tradukoj, en la hungaran, el verkoj de: William Auld, Jorge Luis Borges, Dino Buzzati, Remco Campert, Alfonso Rodríguez Castelao, Charles Coleiro, Jean Echenoz, Floor Haakman, Horacio, Petr Joukl, Edwin de Kock, Mario Luzi, Stefan MacGill, Meva Maron, Roger Martin Du Gard, Mauro Nervi, Tonnus Oosterhoff, Jiří Orten, Rainer Maria Rilke, Eduardo Gy. Rózsa, Georges Simenon, Nasos Vajenas, Jules Verne, Uwe Weiss;

krome, liaj hungarigoj libroformaj de :

  • La infana raso (William Auld) (A gyermeki faj, 1987; reaperonta en 2009),
  • Varmas en Romo (Corrado Tavanti) (Hőség Rómában, 1988),
  • Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (Tibor Sekelj) (Kumevava, az őserdő fia, 1988),
  • La finna vojo (Urho Kekkonen) (A finn út, 1989),
  • Kazinski venas tro malfrue (Deck Dorval) (A gyilkos későn érkezik, 1990),
  • Maskerado ĉirkaŭ la morto (Teodoro Schwarz) (Álarcban, 2002).

Aliaj[]

Kontribuis al BA1, BA3, BA4 kaj BA6.

Eksteraj ligiloj[]

Ertl, István Ertl, István Ertl, István

Advertisement