FANDOM


Dosiero:Ipernityĉepaĝo.jpg

ipernity estas socia retejo, kiu ebligas senpage havigi retspacon por krei blogon, publikigi fotojn, filmojn kaj sonaĵojn kaj partopreni en sociaj retoj. La interfaco de la retejo estas plurlingva, i.a. en Esperanto.

HistorioEdit

Versio alpha de la retejo naskiĝis en majo 2006. La aktuala versio (beta) de ipernity estas malfermita al la publiko ekde aprilo 2007.

La fondon de ipernity iniciatis du francoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado.

Fine de 2008 ipernity havis ĉ. 50000 uzantojn, el kiuj 1500 uzas Esperanton.

EblojEdit

ipernity ebligas publikigon de:

  • artikoloj de blogo,
  • bildoj (ciferecaj fotoj),
  • filmoj,
  • sonregistraĵoj,
  • kaj pli ĝenerale ĉiaj specoj de cifereca enhavo.

La publikigaĵoj povas esti prezentitaj en albumoj kaj aldonitaj al grupoj.

Eksteraj ligilojEdit

fr:Ipernity ja:Ipernity pt:Ipernity

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki