La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

[[Dosiero:2aIJF.jpg|200px|right|thumb|La dua IJF en Lido di Jesolo: Michela Lipari laŭdas Bruĉjon Casini. Aŭskultas la aliaj tiamaj TEJO-komitatanoj: Csaba Lendvay, Floreal Gabalda, Gert van Tongerloo kaj Thomas Bormann.]] La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.

La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.

Festivalejoj[]

N-ro Jaro Urbo Partoprenintoj Retejo Komentoj
33 2009 Giulianova 92 aliĝintoj http://iej.esperanto.it/ijf/2009 Nuligita pro tertremo
32 2008 Senigallia 130 http://iej.esperanto.it/ijf/2008
31 2007 Lignano Sabbiadoro 124 http://iej.esperanto.it/ijf/2007
30 2006 Torricella di Magione 51 http://iej.esperanto.it/ijf/2006
29 2005 Jesolo 94 http://iej.esperanto.it/ijf/2005
28 2004 Abetone 68 http://iej.esperanto.it/ijf/2004
27 2003 Savona 124 http://iej.esperanto.it/ijf/2003
26 2002 Fenestrelle 155 http://iej.esperanto.it/ijf/2002
25 2001 Bolsena (provinco Viterbo) 165 http://iej.esperanto.it/ijf/2001
24 2000 Cavallino-Treporti (apud Venecio) 325 http://iej.esperanto.it/ijf/2000/ijf24.html
23 1999 Bellaria (apud Rimini) 150 http://iej.esperanto.it/ijf/komentoj.php?j=1999
22 1998 Lignano Sabbiadoro 205 http://iej.esperanto.it/ijf/1998
21 1997 Col di Nava 90
20 1996 Sant'Orsola Terme 170
19 1995 Marina di Massa 201
18 1994 Fenestrelle 180
17 1993 Vasto 148
16 1992 La Salle – frazione Pont 144
15 1991 Pinarella di Cervia 126
14 1990 Breguzzo 130
13 1989 Savona 100
12 1988 Castiglione dei Pepoli 103
11 1987 Venaria Reale 167
10 1986 Castelfranco Veneto 166
9 1985 Venaria Reale 153
8 1984 San Giuliano Mare (Rimini) 100
7 1983 Domaso 100
6 1982 Triesto 100
5 1981 Porretta Terme 120
4 1980 Gorizia 110
3 1979 Marina di Massa 73
2 1978 Jesolo Lido 76
1 1977 Levico Terme 51

Vidu ankaŭ[]

Eksteraj ligiloj[]

·  La retpaĝaro de IJF
  1. REDIRECT Ŝablono:Ĉefaj renkontiĝoj

Kategorio:IJF Kategorio:Statistiko de Esperantujo Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj

en:Internacia Junulara Festivalo fr:Internacia Junulara Festivalo it:Festival Giovanile Internazionale nl:Internacia Junulara Festivalo

Advertisement