Dum la 1960-aj jaroj estis E-feriejo sur duoninsulo apud la kroata urbeto Primoŝten. Tie miloj da esperantistoj feriis el diversaj landoj. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj". Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj. Nuntempe ne multe restas de la feriejo kaj Hotelo Zora okupas la plej grandan parton de la duoninsulo. Nur unu konstruaĵo kaj du muelŝtonoj el Vallon-Pont-d'Arc (Francio) rememorigas pri la kampadejo.
300px|thumb|left|Insuleto "Smokvica" (insuleto de la amo) vidata de la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten 300px|thumb|Primoŝten vidata ekde la antaŭa E-feriejo (hotelo Zora) 300px|thumb|Sciuro sur la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten 300px|thumb|left|Muelŝtono sur la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten
Kategorio:Ĝermo
Eksteraj ligiloj[]
Kategorio:Kroatio Kategorio:Dalmatio Kategorio:Esperanto