FANDOM


Hispana Opo estas la nomo kiun ricevis kolektivo de junaj verkistoj en Hispanio fine de la okdekaj jaroj, kiu estas kelkfoje taksata kiel antecedento de la Ibera Skolo de literaturo en Esperanto.

Ĉirkaŭ la jubilea jaro, 1987, opo da junaj esperantistoj, preskaŭ samaĝaj, geografie proksimaj, komencis renkontiĝi okaze de movadaj eventoj en Hispanio. Ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstrado de la esperanta lingvo kaj posedo de ties kulturo. Ili komencis influi sin reciproke kaj konscie aŭ senkonscie kreis kvazaŭ-skolon. En 1987 ili decidis kuneldoni manplenon de siaj verkoj, sub la nomo Pandemonio, danke al la helpo de mecenato Julio Herrero el Malago. La verko enhavas majstran prozon, etajn historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn, sciencajn artikolojn kaj kelkajn poemojn.

La Hispanan Opon formis aŭtoroj kiel Ricardo Felipe Albert Reyna, Alberto Franco, Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho), Francisko Ksavero Moleono (Francisco Javier Moleón), María José Quesada kaj Miguel Ángel Sancho. Dum la lastaj okdekaj kaj fruaj naŭdekaj jaroj kelkaj el ili dissemis sian beletron kaj konatigis sin tra la tuta esperantujo, gajnis lokajn kaj internaciajn premiojn kaj kunlaboris al la solidiĝo kaj prestiĝo de la esperanta literaturo.

Tiu Hispana Opo estis la ĝermo de la posta kaj pli sukcesa Ibera Skolo, al kiu aliĝis aliaj aŭtoroj kiel Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Antonio Valen kaj Abel Montagut. Preskaŭ ĉiuj el la fruaj opanoj seneksplike kaj subite kabeis aŭ iel forlasis la movadon. La spuron sekvis la naskiĝonta Ibera Skolo, bedaŭrinde sen homoj kiel Albert Reyna aŭ Ksavero Moleono, eble la plej viglaj, elstaraj kaj brilaj el la Opo.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki