La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Himno de Esperhe estas unu el la kantoj de la albumo Rebela Sono de la bando Dolchamar. Krom la albuma versio ekzistas ankaŭ du remiksoj, unu de DĴ Roĝer Borĝes kaj unu de Dolchamar mem. La remiksoj estas kelkfoje ludataj en kongresaj diskotekoj. Himno de Esperhe aludas al kaj estas nun uzata kiel himno de la asocio EsperHe. La melodio similas al slavaj himnoj kiel la himno de Rusio, sed la ritmo estas bata kaj diskoteka kun aludoj al Boney M, diskotekbando de la 70-aj jaroj.

La teksto[]

La teksto de Himno de Esperhe estas stile pli konvencia ol plej multaj tekstoj de la verkisto Patrik Austin, kvankam ankaŭ ĝi estas skribita per h-sistemo kaj iksoj anstataŭ ks-kombinaĵoj kaj sen apostrofoj. Ĝi havas enfluon de aŭtobiografioj de la frua Esperantomovado.

Klarigoj[]

  • La nomo de la asocio estas skribita EsperHe kun majuskla H, sed la himno estas dediĉita al Esperhe. Tio rilatas al la ideo de la verkisto krei virtualan mondon per esperantlingva muziko. Tamen la ideo pri asocio efektive realiĝis.
  • Esti diserigita kaj riparita aludas al iniciacio en ŝamanismo aŭ alia triba religio.
  • "Diamanta" estas dusenca: ĝi povas signifi "juvela" aŭ "Dio-amanta".

Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement