Himnaro Esperanta, kompilis Montagu Christie Butler, 1910, 111 p., dua eldono 1921, 147 p. 211 poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu kristano dum diservoj. Antaŭ la eldoniĝo de Adoru kantante en 1971, Himnaro Esperanta (5-a eld. 1965/6) de Butler estis la plej ampleksa Esperantlingva kristana kantaro. Krom centoj da tekstoj, ĝi enhavas ankaŭ kelkajn gravajn, aliloke malfacile troveblajn muzikaĵojn.
Kategorio:Esperanto-muziko Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj Kategorio:Himnaroj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto H
Kategorio:Ĝermoj pri Esperanto