FANDOM


Dosiero:Helmut.Welger.jpg

Helmut WELGER, esperantigita Helmuto Velger, (naskiĝis en 1946, mortis la 12-an de majo 2008) estis germana esperantisto kaj esperantologo.

Laŭ profesio, li estis psikologo, psikoterapeŭto kaj advokato, kvalitcertigisto de kliniko. Pro grava malsano (amiotrofa lateralsklerozo) li devis ĉesigi sian profesion laboron en 2006.

Welger esperantistiĝis en 1976. En la 1980-aj jaroj, li fondis la Informan servon kaj eldonejon por kosmopolita humanismo (homaranismo).

Lia plej grava kontribuo al la esperantologio estis nova, "jurscienca" interpreto de la Fundamento de Esperanto, kiun li nomis "norma esperantologio", kontraste al la ĝistiamaj interpretoj filologia (Waringhien k.a.), "logika" (Analiza Skolo) kaj "spirita" (metagramatika, Makkink). Welger substrekis, ke Zamenhof "sufiĉe ofte klarigis, ke la Fundamento por li estas leĝo" kaj "ke Zamenhof la Fundamenton 'leĝo' ne nur nomis, sed ĝin fakte tiele traktis, interpretis kaj strikte obeis" (Antaŭparolo de "Kontribuoj al la Norma Esperantologio"). La esperantistaro - laŭ Welger -, "agante kiel ia leĝdonanto, oficiale akceptis du konstituciajn leĝojn: nome

  • la Fundamenton, kaj
  • la Deklaracion pri la Esenco de la esperantismo (mallonge: Bulonja Deklaracio).

La Bulonja Deklaracio estas ĉefe (sed ne nur) la enkonduka leĝo de la Fundamento. Ambaŭ kune konsistigas la konstitucion de Esperanto. Ili estis oficiale akceptitaj la 9-an de augusto 1905". De tiu elirpunkto li deduktas, kio estas gramatike ĝusta kaj stile bona Esperanto, aplikante la kutimajn interpret-metodojn de jurscienco, nome interpretado laŭ la vort-senco, kunteksto, norm-celo (teleologio) kaj historia ekesto.

Kvankam lia "jurscienca interpreto" estas kohera sistemo pripensinda, ĝi ĝis nun estas nur malmulte diskutata de aliaj esperantologoj, eble ĉar Welger ne aktive partoprenis en la publika diskuto en fakaj periodaĵoj kaj simpozioj.

Welger aktivis ankaŭ kiel vikipediisto.

VerkojEdit

·  Survoje al pontokulturo. Materialoj por la kosmopolita humanismo (homaranismo). 1987
·  Kontribuoj al la Norma Esperantologio. Enkonduko • Ekspertizetoj • Kritikoj (Oktobro 1999)

Eksteraj ligiloj Edit

·  Retejo de Helmut Welger (en la germana kaj Esperanto)

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki