La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Heinrich August LUYKEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1864 en Altenkirchen (Germanio), mortis la 21-an de septembro 1947 en Amersham (Britio)) estis aŭtoro de grandaj originalaj aventuraj romanoj:

  • Paŭlo Debenham (1912),
  • Mirinda amo (1913),
  • Stranga heredaĵo (1922) kaj
  • Pro Iŝtar (1924), romano el la antikva Babilono, kiu estas nepre leginda.

Li estis germano, kiu angliĝis.

Li edukiĝis en Düsseldorfa gimnazio. En 1885 li venis en Anglujon; li edziĝis al anglino. En 1904 li konatiĝis kun Esperanto kaj tuj entuziasme propagandis ĝin.

Liaj originalaj Esperanto-romanoj estas ĉiuj konstruitaj sur unuforma skeleto: inter la ĉeffiguroj troviĝas ĉiam unu, kies kristanan kredon subfosis iaj herezaj delogoj aŭ personaj malfeliĉoj. Tio kondukas lin - aŭ eble ŝin - en periodon de anima turmentiĝo kaj materialaj danĝeroj, el kiuj lin savas aliaj herooj, ies „simpla kredo“ restis tra ĉio neŝancelebla. Tiun moralan armaturon la aŭtoro uzis, dezirante servigi Esperanton al la disvastigo de liaj religiaj idealoj. Konforme al sia simpla, klare fiksita vivkoncepto li kreis figurojn, kiuj nekonfuzeble reprezentas la potencojn de bono aŭ de malbono. Efektive liaj ĉefherooj estas karaktere tiel perfektaj, ke ili perdas sian naturan homecon.

Sekvas, ke en tempo de psikologiema kaj realisma literaturo liaj romanoj impresas iom arkaike, kaj estas facile taksi maljuste ilian valoron. Formetinte sian kritikan analizemon, oni devas konfesi, ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson dank' al la intrigaj aventuroj kaj amhistorioj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredkonflikto en la animo de la „herezema“ heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin.

Post la unua mondmilito, en Stranga Heredaĵo, Luyken eĉ pli forte emfazis sian evangelismon, opiniante, ke renaskiĝinta Kristanismo devas doni moralan forton al la nebuleca Esperantismo, kiu, kun ĉiuj aliaj pacmovadoj, ne povis eĉ iomete malhelpi la sangan interbuĉadon. Pro Iŝtar, la plej sukcesa el la kvaro, havas kiel historian fonon la antikvan Babilonon, en la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel figuro en la romano: Ĉiuj liaj verkoj transskribiĝis Brajlen.

Luyken verkis aŭ tradukis multajn aliajn verkojn, ekzemple Palestino kaj la Biblio en la 'Kristana Revuo.

Luyken, Heinrich August Luyken, Heinrich August Luyken, Heinrich August Luyken, Heinrich August Luyken, Heinrich August Luyken, Heinrich August

cs:Heinrich August Luyken de:Heinrich August Luyken

Advertisement