Fandom

Esperanto

H-sistemo

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

H-sistemo estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:

  • Ĉ = Ch
  • Ĝ = Gh
  • Ĥ = Hh
  • Ĵ = Jh
  • Ŝ = Sh
  • Ŭ = U

Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la luneton super "Ŭ".

En la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".

Iafoje tiu sistemo povas esti ambigua, en vortoj kiel flughaveno, chashundo, traumata (ĉu traŭmatatra-um-ata?)). Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do flug'haveno, chas'hundo ktp.; lia propra ekzemplovorto estis pac'homo (!). Alternative ligostreko povas esti uzata: flug-haveno. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.

Kial ajn, longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Sed ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata X-sistemo.

H-sistemo en popularkulturoEdit

Ekde 2003 la Esperantobando Dolchamar skribas sian nomon h-sisteme anstataŭ uzi ĉapeligitan ĉ-literon. Ĉiuj tekstoj de ĝia albumo Rebela Sono estas skribitaj h-sisteme, sed kun iksoj anstataŭ ks-kombinaĵoj.

Vidu ankaŭEdit

Eksteraj ligiloj Edit

·  "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" (deklaro de la Akademio de Esperanto de la 21-a de Januaro 2007)
·  http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco (konsiletoj por akceli precizecon en la uzo de la H-sistemo)br:Lizherenneg an esperanteg#Ar sistem H

de:Esperanto-Rechtschreibung#Das H-System des Fundamento en:Esperanto orthography#X-system fr:Alphabet de l'espéranto#Le système H pl:H system pt:Ortografia do esperanto#O Sistema H

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki