La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

thumb|right|150px|Solomon Kornfeld, ps. Grenkamp, kunredaktoro de Plena Vortaro Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzwiller-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).

Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. De 1914 li estis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo en Krakovo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.

Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.

Verkoj[]

  • Krioj de l' koro (poemoj), Penseroj (kompilitaj citaĵoj), Kuzeto (1925, trad. komedieto de Michał Bałucki),
  • Vortoj de Profesoro Th. Cart (1927);
  • Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930, kompletigo de verko de Paul Fruictier);
  • Plena Vortaro de Esperanto (kunredaktoro, 1-a eld. 1930);
  • Lernolibro por poloj;
  • 5.000.000 (originalaj noveloj, 1931);
  • Vivo de Cart (1932),
  • Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Casimir Smogorzewski, 1932);
  • Pola Folkloro kaj Popolkanto (1933). Pri la moderna arto (1933).
  • Oficiala vortaro de Esperanto (1937)

El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.

Literaturo[]

  • 1949: Laurat, Lucien. Memoraĵoj pri Grenkamp-Kornfeld. En: Franca Esperantisto 17-a jaro, 1949, n-ro 101 (1), p. 3,6

Eksteraj ligiloj[]


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto G

Kategorio:Polaj esperantistoj Kategorio:Hebreaj esperantistoj Kategorio:Esperanto-verkistoj Kategorio:Esperanto-vortaristoj Kategorio:Naskiĝintoj en 1896 Kategorio:Mortintoj en 1943

Advertisement