Fandom

Esperanto

Grenkamp

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Dosiero:Kornfeld.jpg

Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzwiller-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).

Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. De 1914 li estis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo en Krakovo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.

Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.

VerkojEdit

El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.

LiteraturoEdit

Eksteraj ligilojEdit


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki