FANDOM


Gianfranco Molle (pseŭdonimo Ĝanfranko) estas fama kaj originala Esperanto-kanzonisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis inter 1975 kaj 1987. Li kantis proprajn kantojn, muzikigis esperantajn poemojn, kaj tradukojn de aliaj lingvoj, ofte kun politikaj aŭ socikritikaj temoj.

Naskite en Roccasecca (sude de Romo) en 1950, la urbeto de la fama flutisto Severino Gazzelloni kaj San Tommaso D'Aquino la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.

En la intelekte fekunda Roma Esperantio de la 1970aj, Gianfranco Molle kreis artisman simbiozon, jen tekste jen kante, kun Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Susanna Castelviva, Mario Milan, Paolo Piccirilli. En tiu roma skolo li estis ĉefulo, multaj homoj pensis lin talenta kaj altruisma. Li kunlaboris ankaŭ kun eksterlandaj verkistoj kaj kantistoj, interalie Jaques Le Puil, Olivier Tzaut, Claude Piron kaj Giorgio Silfer.

Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per "la vojo" en 1976, al kiu sekvis "Horo da opozicio", kun Giulio Cappa (1978). Kun LF-koop lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon "La poezio de La Patrolo" en 1980.

Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en "Baf'" kaj en Esperanta Songazeto, kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.

Speciala numero de Esperanta Songazeto, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938–1988, raportis ke laŭ iuj kritikistoj "Gianfranco Molle kaj lia roma skolo estas la plej rimarkinda muzika fenomeno en Esperantio dum la jaroj 1970–80aj."

Gianfranco sukcese koncertis dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006.

Muzikaj eldonaĵojEdit

  • la vojo, muzika kasedo eldonita de la nuova frontiera (1977).
    1. verda ĉapo
    2. samtempaj sezonoj
    3. franca majo
    4. la milito de pjero
    5. novembra spleno
    6. córdoba
    7. iu diras jes, iu diras ne
    8. 70.000
    9. ŝpinu la lanon
    10. ja ni venkos
    11. vjetnama patrino
    12. ludoviko
    13. la ŝipestro de morogoro
    14. la vojo
  • Kontakto, muzika kasedo eldonita de Edistudio (1979)
    1. duonvoĉe
    2. ni zipus
    3. la espero-blus'
    4. la movado
    5. Kontakto
    6. la tojvo
    7. printempa kanzono
    8. hamburgen
    9. tiuj kiuj
    10. renkonto
  • Horo da opozicio, muzika kasedo kune kun Giulio Cappa (ĝuljo), eldonita de Edistudio (1979)
    1. grandula, urbeto bruna
    2. ĉasado de ĥimero
    3. al vi, lugan', adiaŭ
    4. ne atendu bonan onton!
    5. ja ni venkos
    6. hejmen venos vi
    7. ĝis revido gerilestro ĉe-gevara
    8. pablo
    9. kie flankas vi?
    10. tiu ul' (kamarado gramŝi)
    11. el pueblo unido jamás ser&aacute
    12. vencido
    13. ho belulin' ĝis'
    14. ruĝa flago
    15. kamarado ĵuljan' grimau
    16. kubo, belega kubo
    17. ĉe l' vilaĝet' kjot-subran
    18. balado pri pineli
    19. la rajto je la viv' en pac'
    20. balado pri ulo
    21. malliberejo
    22. usonaj armeaj bazoj
  • La Poezio de la Patrolo, muzika kasedo eldonita de LF-koop
  • Baf!, muzika kasedo kune kun Guido Brandenburg (gido) kaj Marcella Fasani (marĉela), eldonita de Edistudio (1985)
    1. jam morgaŭ
    2. anorako
    3. tro valoras por mi
    4. mia patro
    5. jen ulo normala
    6. mi vojaĝas al la sudo
    7. rimini
    8. jam estas la hor'
    9. renkontiĝo
    10. maljunulo kaj infano
    11. send-krik
    12. foriris vere longa temp'
    13. kokain'

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki