La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Gersi Alfredo BAYS [ĴerSI alFREdo bai'] (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, Santa Catarina - suda Brazilo. Li estis unu el la unuaj konstantaj kunlaborantoj de la internacia magazino Monato. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras". Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2000.

Naskiĝinta en Itá (en ŝtato Santa Catarina (Sankta Katarina) ĉe la Brazila bordo de la rivero Uruguai); li estis lernanto en kolegio de franciskanoj de germana tradicio, de Rio Negro. Li ekkonis Esperanton pere de la lecionoj de la revuo O Eco. En la biblioteko de lia kolegio li trovis germanan gramatikon de Esperanto. Tio okazis dum la kurso de la jaro 1947, kiel li mem historiis en sia teksto publikigita poste, en la kolektiva verko “Não só Idealistas mas também Realizadores, coletânea de depoimentos de esperantistas”, 1995 (paĝoj 10 – 11).

Bays establiĝis en Chapecó, ĉefa urbo de la fora okcidento de ŝtato Santa Catarina en la sudo de Brazilo, kie li kreis, en 1980, esperantistan eldonejon Fonto.



left|38px|Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Gersi Alfredo Bays" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Kategorio:Ĝermoj pri esperantistoj


Bays, Gersi Alfredo Bays, Gersi Alfredo Bays, Gersi Alfredo

Advertisement