La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

[[Dosiero:Gerrit.JPG|thumb|right|250px|Gerrit Berveling dum simpozio en la Internacia Esperanto-Instituto en Hago la 3-an de februaro 2007]]

File:Gerritb.jpg

Gerrit Berveling en Jubilea Festo de la antverpena grupo, la 28-an de majo 2007.

Gerrit BERVELING (naskiĝis 1944 en Vlaardingen) estas nederlanda esperantisto, redaktoro de la rubriko Spirita vivo en la revuo Monato kaj redaktoro de la literatura revuo Fonto, membro de la Akademio de Esperanto. Depost 2009 prezidanto de Esperanto Nederland.

Vivo[]

Profesie li duoble fakas: gimnazia instruisto pri la klasikaj lingvoj (la latina, kaj la helena) kaj pri la itala, kaj remonstranta pastoro. Unue li 14 jarojn instruis, poste 14 jarojn laboris kiel pastoro, kaj nun denove instruas. Li verkas en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj pluregaj verkoj el diversaj lingvoj estis tradukitaj de li. Li predikas pli-malpli regule dum Esperanto-renkontiĝoj en ekumenaj diservoj. Por sia traduko de Antologio Latina li ricevis OSIEK-premion en 2003.

Kiel 13-jarulo li forlasis la hejmon, dezirante fariĝi romkatolika pastro. En seminario li ricevis gimnazian edukon. En la kvina klaso li tralegis la tutan Biblion kaj tio ŝanĝis lian vivon: li forlasis la seminarion kaj la romkatolikan eklezion, fariĝis provizore filologo pri klasikaj lingvoj, mezlerneja instruisto. Teologian hejmon li fine trovis en la liberkristana remonstranta eklezio, kies pastoro li fariĝis post studado de teologio. Li okupiĝas tre pri la bibliaj tekstoj, sed ne konsideras ilin "la Parolo de Dio", ĉar la unuopaj bibliaj aŭtoroj "korektadis" siajn antaŭulojn kaj ĉiu religio kaj eklezio (Samarianoj, Hebreoj, romkatolikoj, grek-ortodoksuloj, rusaj ortodoksuloj ktp.) konsistigas sian Biblion el diferencaj bibliaj tekstoj kaj libroj.

Lastatempe li ankaŭ iom sisteme kontribuas al la Esperantlingva "Vikipedio".

Verkoj[]

Tradukoj en Esperanton[]

el la Latina[]

  • Antologio latina - Chapecó: Fonto (Serio Oriento-Okcidento; 30, 1998) - Du volumoj: kune 576 p.
  • Catullus, Gaius Valerius (Katulo): Amo malamo - Breda: VoKo,1991. - 24 p.(VoKo-numeroj ; 10)
  • Cicero, Marcus Tullius: La sonĝo de Skipiono (Marko Tulio Cicerono. Trad. el la latina de Hjalmar Johannes Runeberg kaj de Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1994. - 24 p.(Voko-numeroj; 17)
  • Cipriano: La Unueco de la Katolika Eklezio - Zwolle: VoKo, 2006. - 44 p.(Voĉoj Kristanaj; 25)
  • El tiom da jarcentoj: malgranda antologio de latina poezio - Breda: VoKo, 1994. - 48 p.(VoKo-numeroj; 16)
  • Erasmus, Desiderius: Laŭdo de l' stulteco (Erasmo de Roterdamo. [El la latina trad. Gerrit Berveling. Ilustr. de Hans Holbein la Juna. Antaŭparolo: Humphrey Tonkin. Enkonduko: Albert Goodheir]. - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1988. - 111 p. : ilustr. (Serio Oriento - Okcidento ; 24)
  • Horatius Flaccus, Quintus: Romaj odoj (Kvinto Horacio Flako. [Trad. el la latina Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1991. - 24 p.(VoKo-numeroj; 9)
  • Hus, Jan: Defendo de la libro pri la triunuo (Johano Hus. Trad. el la latina Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18 p.(Vo^coj kristanaj; 18)
  • Martialis, Marcus Valerius: Da mav' estos neniam sat! (Marko Valerio Marcialo. Trad. el la latina de Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1991. - 20 p.(Voko-numeroj; 14)
  • La pasiono de Perpetua kaj Feliĉita (trad. el la latina Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1996. - 28 p.(Voĉoj kristanaj; 24)
  • Sallustius Crispus, Gaius: La konspiro de Katilino (Kajo Salustio Krispo. - Chapecó: Fonto,1995. - 71 p.
  • Seneca, Lucius Annaeus <Philosophus>: La apokolokintozo de l' Dia Klaŭdo (Seneko). [Trad. el la latina Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 24 p. (Voko-numeroj; 7)
  • Seneca, Lucius Annaeus <Philosophus>: Konsolo al sia patrino Helvia (Seneko). [Trad. el la latina Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 32 p. (Voko-numeroj; 8)
  • Seneca, Lucius Annaeus <Philosophus>: Oktavia (teatraĵo atribuita al Seneca). El la latina trad. Gerrit Berveling. - Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1989. - 60 p.(Serio "Stafeto"; 9)
  • Tertullianus, Quintus Septimus Florens: Apologio (Enkonduko, trad. kaj komentarode Gerrit Berveling. - Vlaardingen: [Berveling], 1980. - 95 p.(Voĉoj kristanaj; 2)
  • Tertullianus, Quintus Septimus Florens: Kuraĝigo por la martiroj (Tertuliano. Trad. de Gerrit Berveling. - 2. preso Vlaardingen: VoKo, 1986. - 12 p.(Voĉoj kristanaj; 12)
  • Tibullus, Albius: Elegioj (Tibulo. Trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1998. - 76 p. (Voko-numeroj; 18)

el la Nederlanda[]

  • Berveling, Freya: Elekto de la poemoj de Freya, okaze de ŝia nupto al Wouter van Dam, 7 septembro 1992 - Breda: VoKo, 1992. - 82 p.(Voko-numeroj; 15)
  • Simon Carmiggelt: Morgaŭ denove ni vidu - Antverpeno: FEL 2002, 128 p.
  • Louis Couperus: Fatalo (VoKo-serio, nr 24, Zwolle 2008, 137 p.)
  • Louis Couperus: Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj - Rotterdam: UEA 2008, 183 p.
  • Stephan Lang: La Talpoĉasisto - Antverpeno: FEL 2008, 128 p.
  • Mulisch, Harry: Du virinoj (El la nederlanda, el la 14a eld. - Chapecó: Fonto, 1992. - 140 p.)
  • La Remonstranta Frataro : informilo pri liberala eklezio nederlanda [el la nederlanda trad. Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 20 p.(Voĉoj kristanaj; 19)
  • Warren, Hans: Ŝtono de helpo (trad. Gerrit Berveling. - 's-Gravenhage: Esperanto Kultura Servo, 1989. - 72 p.)
  • Wert, G. M. W. R. de: Interveno ĉe la generado - etika vidpunkto (El la nederlanda trad. Gerrit Berveling]. - Breda: VoKo, 1990. - 28 p.(Voĉoj kristanaj; 20)
  • Sinkonservo (artikolaro pri nukleaj armiloj kaj kristanismo / de pluraj aŭtoroj. En red. de la Intereklezia Packonsiliĝo. [Trad. sub red. de Gerrit Berveling].

el la Hebrea[]

  • Nombroj (el la hebrea trad. Gerrit Berveling.) - Chapecó: Fonto,1999. - 105 p.

el la Greka[]

  • La duakanonaj libroj; / el la helena trad. Gerrit Berveling. Ilustr. de Gustave Doré. - Chapecó: Fonto, 2001 - Du volumoj: 263 + 261 p.
  • Herakleitos: La fragmentoj (Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. - Breda:VoKo, 1990. - 32 p.(VoKo-numeroj; 6)
  • Jakobo <apostolo>: La Praevangelio laŭ Jakobo (el la greka trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1990. - 16 p.(Voĉoj kristanaj; 21)
  • Johano <evangelisto>: La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Johano (el la helena originalo) - Chapecó: Fonto, 1992. - 92 p.(Fonto-kajeroj; 9)
  • Lukianos: Lukio aŭ azeno (Lukiano. Trad. Gerrit Berveling. - Vlaardingen: VoKo,1988. - 40 p.(Vlardingenaj kajeroj; 4)
  • Lukianos: Veraj Rakontoj (Lukiano. Trad. Gerrit Berveling. - Zwolle: VoKo,2006. - 58 p.(VoKo-numeroj; 22)
  • Luko <evangelisto>: La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Luko (el la helena trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 90 p.(Fonto-kajeroj; 8)
  • Marko <evangelisto>: La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Marko (el la helena originalo trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 64 p.(Fonto-kajeroj; 6)
  • Mateo <evangelisto>: La bona mesaĝo de Jesuo laŭ Mateo (el la helena trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 1992. - 84 p.(Fonto-kajeroj; 7)
  • Paŭlo <apostolo>: La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling. - Chapecó: Fonto, 2004. - 255 p.

el diversaj lingvoj[]

  • Maria Magdalena: La evangelio laŭ Maria Magdalena (prezento far Gerrit Berveling. - Vlaardingen: VoKo, 1985. - 12 p.(Voĉoj kristanaj ; 8)
  • Tomaso <apostolo>: La Evangelio kopta laŭ Tomaso / trad. Gerrit Berveling. - 2. korektita eld. Breda: VoKo, 1994. - 16 p.(Voĉoj kristanaj; 22)
  • La duakanonaj libroj, volumo 3 / La libroj el la Greka kaj la Rusa Ortodoksio / el la helena kaj el la latina trad. Gerrit Berveling. VoKo, Voĉoj Kristanaj 26 - Zwolle 2008 - 233 p.

Traduko en la nederlandan el la ĉeĥa pere de Esperanto[]

  • Luisteren naar de ziel (Ekaŭdi la animon), de Věra Ludíková

Originaloj[]

  • Ajnasemajne; skizoj el la vivo de Remonstranta pastoro - Chapecó: Eld. Fonto, 2006. - 95 p.
  • Ĉu ekzistas specifa Esperanto-kulturo? (En: Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj : aktoj de la 19-a Esperantologia konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996; p. 29-32
  • De duopo al kvaropo - Breda: VoKo, 1995. - 80 p. (Voko-numeroj ; 20)
  • Eroj el mia persona vivo (En: Lingva arto: jubilea libro oma^ge al William Auld kaj Marjorie Boulton/ Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p.20 - 24
  • Esperanto-literatuur van de laatste 25 jaar: enkele kanttekeningen - 's-Gravenhage: Vereniging "Esperanto Nederland", AfdelingDen Haag, 1994. - 28 p.
  • Fadenoj de l' amo (Antauparolo: Aldo de' Giorgi). - Chapecó: Eld. Fonto, 1998. - 104 p.(Fonto-serio; 37)
  • Kanto pri Minotauro: kaj aliaj poemoj - Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1993. - 135 p.(Serio "Stafeto"; 17)
  • Kie oni trovas tion en la Korano? - Vlaardingen: VoKo, 1986. - 32 p.(Serio "Voĉoj Kristanaj"; 11)
  • Kio fakte estis nova en la Renesanco? - EN: IKU Internacia Kongresa Universitato, 59a sesio, Florenco, Italio, 29 julio - 5 aŭgusto 2006. Eld. UEA
  • Mia pado: tekstoj el 25 jaroj - Chapecó: Eld. Fonto, 1997. - 308 p.: bibliogr. p. 302 - 308(Fonto-serio; 35)
  • Odoj & aliaj poemoj - Zwolle, 2009. - 51 p. (VoKo-serio nr 23)
  • La morto de Jesuo kaj kio poste? (En: La evangelio lau Petro / Petro <apostolo> ; p.8
  • Streĉitaj koroj - Breda: VoKo, 1995. - 80 p. (Voko-numeroj; 21)
  • Tradukado de bibliaj tekstoj, specife en Esperanto. Kelkaj personaj spertoj; Bibelübersetzung, insbesondere im Esperanto. Einige persönliche Erfahrungen <resumo>; Biblical translation, especially in Esperanto: Some personal experiences <resumo>/ - En: Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke / Hrsg.: Fiedler, Sabine ; p.455 - 466 : bibliogr. p. 465 -466
  • Tri 'stas tro (poemciklo) - Vlaardingen: VoKo,1987. - 44 p. : ilustr.(Vlardingenaj kajeroj; 2); dua eldono ĉe Fonto, 1988.
  • Trifolio (versaĵoj trilingve) - Vlaardingen: VoKo,1988. - 48 p.(Vlardingenaj kajeroj; 5)
  • La unuaj 25 jaroj en mia memoro - Breda: VoKo, 1994. -80 p. (Voko-numeroj; 19)
  • Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio - Chapecó - Eld. Fonto, 2008 - 143 p.

Krome[]

  • Kontribuoj en la tria volumo la de libroforma revuo Beletra Almanako

Eksteraj ligiloj[]

En la reto estas atingeblaj interalie jenaj tradukoj de Gerrit Berveling:

BERVELING, Gerrit BERVELING, Gerrit BERVELING, Gerrit BERVELING, Gerrit BERVELING, Gerrit BERVELING, Gerrit

en:Gerrit Berveling es:Gerrit Berveling it:Gerrit Berveling nl:Gerrit Berveling

Advertisement