Fandom

Esperanto

Georgo Abraham

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Georgo ABRAHAM (naskiĝis 1916, mortis la 26-an de junio 2001), estis argentina esperantisto kaj honora membro de UEA.

Abraham naskiĝis en Usono en 1916, sed ekde 1929 li vivis en Argentino. E-on li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan E-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan E-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li fondis kaj prizorgis klubon. En 1966 Abraham starigis Amerikan E-Lernejon por koresponda instruado.

Abraham tradukis el la araba verkojn de Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj poemoj. (1972), La rompitaj flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la horizonto (1992). Li verkis plurajn E-lernilojn. Lia ĉefverko estas la ampleksa araba E-vortaro, kies unuan volumon, Klara vortaro Esperanta-araba, UEA eldonis en 1998. La alidirekta, pli ampleksa parto estas preparata por eldono. En 2000 ĉe UEA aperis ankaŭ lia lernolibro por arablingvanoj, Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en arabaj landoj.

En 1995 la Komitato de UEA distingis Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.


Ĉi tiu artikolo pri "Georgo Abraham" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki