FANDOM


Francisko SIMONNET (franclingve: François) (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1940) estas franca esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Lernis interalie en la Pariza Universitato (Sorbonne) precipe pli klasika filologio kaj ĝenerala lingvoscienco, en la Alta Lernejo pri Orientaj Lingvoj (École nationale des langues orientales vivantes) en Parizo pri la lingvoj hungara kaj pola, en la Lernejo pri Altaj Studoj (École des hautes études) pri ĝenerala lingvoscienco kaj pri latina filologio, iam poste en la Provenca Universitato en Aix-en-Provence pri lingvoscienco kaj ligitaj temoj, pri Esperanto kaj pri la lingvo pola, en la Budapeŝta Universitato je la nomo de Rolando Eötvös (ELTE) pri Esperanto kaj interlingvistiko...

Instruis, krom en Francujo, en diverslandaj universitatoj (en Polujo, Israelo, Vjetnamo, Rusujo, Egiptujo...), plej longe kiel profesoro pri gramatiko de la franca lingvo ĉe la Sajgona (nuntempe Hoĉimina) Universitato (19711976).

Kunlaboris en Nederlando en la plano por la sistemo por aŭtomata tradukado DLT.

Asociita docento de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS San-Marino).

Sekretario de la asocio Libero por la lingvoj.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki