FANDOM


Ferenc SCHNEIDER (esperanta nomo Feri FLORO, naskiĝis en Hungario kiel Ferenc VIRÁGH) estas hungaro vivanta en Germanio. Li konatiĝis en la 1980-aj jaroj kiel esperantlingva kantisto.

Liaj esperantlingvaj kantoj estas plejparte tradukitaj el la hungara aŭ la hispana, sed kelkaj estas ankaŭ originale verkitaj. Kelkaj el ili sonas gaje, dum aliaj estas tre melankoliaj.

En 1983 aŭ 1984 li translokiĝis al Germanio kaj edziĝis al Christine Schneider, transprenante ŝian familian nomon. Kun ŝi kaj unu plia germano li fondis en 1984 la muzikan grupon Pentaton, kiu kantas ĉefe en la hispana kaj la hungara - sed foje ankaŭ en Esperanto, kiel montras la fakto, ke en lia retejo elŝuteblas lia kanto "Fluas akvo".

Antaŭ esperantista publiko li kantis verŝajne lastfoje je la jarŝanĝo 1986/1987 en la Internacia Seminario en Kolonjo. Tamen lia nomo restas konata inter esperantistoj, ĉar li publikigis du sonkasedojn, sed nelaste ankaŭ pro tio, ke la himno de la Internacia Seminario – la kanto "IS" de Amplifiki – enhavas la verson "Feri Floro ĉiujn distras per kantaĵoj pri la vivo, jes pri la viroj, la virtoj en la IS".

SonkasedojEdit

  • Floreto, 1982
  • Du kolombetoj, 1983

Eksteraj ligilojEdit

·  Retejo de Ferenc Schneider (muzikisto, en la germana)
·  Plia retejo de Ferenc Schneider (dizajnisto, en la germana, angla, hungara kaj hispana)

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki