Familio Zamenhof |
---|
Felikso Zamenhof |
Parencaro de L. L. Zamenhof, |
Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
|
Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof. Kategorio:Familio Zamenhof |
Kategorio:Familio Zamenhof Felix ZAMENHOF (6-a de novembro 1868 en Bialystok – 9-a de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZ aŭ Zef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.
Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.
F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La E-isto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M.
Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“.
Eksteraj ligiloj[]
- Verkoj de kaj pri Felikso Zamenhof en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Tomboŝtono de Felikso Zamenhof
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z ZAMENHOF, Felikso ZAMENHOF, Felikso ZAMENHOF, Felikso
pl:Feliks Zamenhof